Diskuto:Stachelberg (artileria fuortaro)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Petr Tomasovsky, kiu multe verkis pri la armea fortikigo de Ĉeĥoslovakio antaŭ la Dua Mondmilito, uzas la vorton "fuortaro" anstataŭ fortikaĵo aŭ fortikaĵaro. Mi dubas ĉu la aldona forto fuort(ar)o utilas. Sed tamen, por eviti ruĝajn ligilojn, mi interligas la ekzistantajn similtemajn paĝojn tiel ke neniu informo perdiĝu.

ThomasPusch 18:18, 1 Sep. 2011 (UTC)

Ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj estas komuna, ĝenerala nomo por ĉiuj fortikaĵoj, kiujn oni konstruis en tiama Ĉeĥoslovakio. La fortikaĵoj konsistas el izolitaj fuortoj. Konkrete tio estis ekz. infanteriaj fuortoj. Artileriaj fuortoj, minĵetilaj fuortoj komune kun kelkaj infanteriaj fuortoj, kunigitaj per subtera sistemo de koridoroj, ĉambregoj ktp., kreis fuortarojn, specife nomataj artileriaj fuortaroj, en kiuj estis uzitaj specialaj artileriaj fortikaĵaj armiloj. Simile kiel aro da arboj estas arbaro, aro da fuortoj estas fuortaro. Al la tuta sistemo de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj apartenis ankoraŭ obstakloj, dividitaj ankaŭ en la infanteriajn kaj la artileriajn, kaj pluaj aliaj konsisteroj. Tial estas uzitaj vortoj fuorto - fuortaro, por apartigi aŭ diferencigi ilin de mezepokaj fortikaĵoj, kiuj povis esti konstruitaj el ligno aŭ ŝtonoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:45, 12 jul. 2019 (UTC)[Respondi]