Diskuto:Fotado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Fotografio)

Kial ni ne uzu FotografartoFotografado? La nuna nomo ja prezentas senutilan, apartan, malfacile uzeblan radikon fotografi-, kiu estas evitinda. --Petrus Adamus 16:13, 21. Dec 2009 (UTC)

Ĉiuj lingvoj uzas formon fotografio. Se ne plaĉas al vi enhavo de la paĝo, vi povas reverki ĝin. Zuazua 17:16, 24. Dec 2009 (UTC)
Jes, eble multaj lingvoj uzas ĝin. Sed en Esperanto oni uzas internaciajn radikojn, la derivaĵojn tamen oni kreas uzante regulajn afiksojn! Tial estas sensencaĵo, plikomplikanta la lingvon, enkonduki specialan apartan radikon por fotografarto. --Petrus Adamus 20:21, 24. Dec 2009 (UTC)
Mi plene konsentas kun Petrus Adamus ke la titolo de ĉi tiu artikolo devus esti ŝanĝata. "Fotografio" estas tute nebezonata novradiko. Apud la proponoj de Petrus ("fotografarto" kaj "fotografado") ankaŭ eblus "fotarto" aŭ "fotado" surbaze de la pli mallonga (kaj jam tre kutima) radiko "fot/" (kiu signifas "fotografaĵo"). Mi ne havas fortan opinion pri tio kiun el la kvar kunmetitaj alternativoj ni uzu, sed ni certe ne uzu "fotografio". Marcos 19:36, 25. Dec 2009 (UTC)
La mallongaj alternativoj proponitaj de Marcos estas pli taŭgaj ol tiuj miaj, longaj. Fotarto pleje plaĉas al mi, nur oni eble povus obĵeti, ke ne ĉiam temas pri arto, ke iam oni fotas pro dokumentado, esplorado ks. Tamen, se tia protesto ne aperos, mi preferos fotarton. --Petrus Adamus 22:49, 25. Dec 2009 (UTC)
Bonan tagon, sinjoroj. Unue, permesu, ke mi ekridetu al viaj paroloj. Ĉu vi konsideras ilin seriozaj aŭ ĉu tio estas ia novjara ŝerco? Mi haltos ĉe tio, ke Marcos skribas pri formo fotografio kiel pri novradiko. Mi devas konsenti kun vi, ĉar certe tio estis novradiko, sed bedaŭrinde jam antaŭ longaj jaroj. Mi lernis tiun ĉi formon jam en la pasinta jarcento. La paĝo kun tiu ĉi titolo ekzistas ĉi tie ekde la jaro 2004. Do, Marcos bonvolu pliprecizigi la jaron, en kiu la formo fotografio estis novradiko. Ĉu ĝi estas nebezonata? Nepre ne! Plue, ankaŭ mi devas konsenti kun vi, ke ekzistas formo foto. Ja ĝi ekzistas en PIV, ĉu? Sed en PIV ekzistas ankaŭ formo sub alia moto, kaj nome fotografio sub la moto fotograf/i kun multaj kunmetaĵoj, ĉu kun prefiksoj ĉu kun sufiksoj. Ĉu ankaŭ PIV uzus nebezonaĵojn? Nepre ne. Plue, la de vi proponata formo fotografarto signifas tute ion alian, do arton fotografi. Laŭ viaj proponoj ni devus alinomi multajn paĝojn kaj aldoni vorteton -arto, anstataŭ filmo ni havus filmarto, anstataŭ kino ni havus kinarto, anstataŭ naĝado ni havus naĝarto ktp. Se estus fotografarto, ĉu papero por fotografioj estus fotografarta papero? Mi pensas, ke ĝi nomiĝas fotografia papero. Kaj fine, mi pensas, ke la paĝo traktas pri fotografio kiel pri rezulto de fotado. Do vi povas trankvile krei novajn paĝojn kun tiujn ĉi titolojn kaj fotografio restu fotografio. Zuazua 07:36, 26. Dec 2009 (UTC)
Fotarto estas speco de fotografio. Narvalo 08:26, 26. Dec 2009 (UTC)
Kara Zuazua, bonvolu konsciiĝi, ke la vortoj fotografio kaj fotografi havas malsamajn radikojn (ja ekzistas neniu oficiala sufikso -i-). Ni jam havas du radikojn por la sama agado, konkrete fotograf-i kaj fot-i, vere maltaŭgegas enuzigi pluan. Ni ne kompliku Esperanton, ĝi jam estas komplika sufiĉe. Nur iu ne studinta detale ties gramatikon povas aserti malon. --Petrus Adamus 17:02, 26. Dec 2009 (UTC) Krome, laŭ la nuna enartikola difino ne temas pri iu fako, sed pri rezulto de procedo de akirado de bildoj pri objektoj kaj fenomenoj – tiun rezulton oni nomas fotografaĵofotaĵo, ofte ankaŭ per la dusignifa vorto foto. La nova radiko tamen restas nenecesa, do balasta. --Petrus Adamus 22:01, 27. Dec 2009 (UTC)

Kial ne fotografio?[redakti fonton]

La internacia vorto fotografio ripetiĝas en plejparto de artikoloj ligitaj kun tiu tekniko (nigrablanka fotografio ekzemple). Ĝi estas cetere neŭtrala, t.e. fotarto sugestas faradon de fotoj ekskluzive por artaj celoj kaj kun tiaj valoroj, preterlasante hobian fotadon kaj fotografion kiel teknikon. Ĉeokaze mi rimarkigu, ke ekzistas en nia vikipedio la artikolo fotado, kies enhavo estas nenia kaj kiu estus superflua, se la baza foto-termino estus alia ol esence arta fotoarto.

PS. Kompreneble, valoras ankaŭ havi apartan, pli etan artikolon fotoartoarta fotografio kiu mencius ĝuste la artisman fotografion. Komparu kun la pollingvaj Fotografia kaj Fotografia artystyczna, tiel nomata fotografiko --Lohengrin (diskuto) 06:53, 20 Maj. 2015 (UTC)

@Lohengrin: mi konsentas alinomi la titolon al fotografio kaj ankaŭ ni devos kunigi la ĝermon fotado. Tio signifas ke "foto", "fotado", "fotarto", "fotografarto", "fotaĵo", "fotografado" kaj "fotografaĵo" alidirektiĝu al ĉi tiu fotografio.--Salatonbv (diskuto) 23:03, 10 Feb. 2016 (UTC)
Mi kontraŭas la nunan formon fotarto, kiu esprimo ne estas la plej trafa kaj estis sen-interkonsentita altrudo de sola vikipediisto, ne plu kontribuanto de vikipedio. La uzo de vorto arto pensigas je art-fotado, kiu estas eta parto de la fotado (fotografado). Mi proponas elekti nur el la esprimoj fotado, fotografado, ambaŭ tute PIV-aj. Sed mi povas akcepti la esprimon fotografio, jam uzata en artikoloj kaj kiel argumentita pli supre. Pri fotarto vidu ekz. en:Fine-art photography, nigrablanka fotografio.Narvalo (diskuto) 18:01, 30 dec. 2017 (UTC)[Respondi]