Diskuto:Franc-germanaj rilatoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La temo indas je artikolo, kaj ĝi meritus multe pli ol la unufrazan liston de paraj ŝtatestroj... Almenaŭ menciindus la Office franco-allemand pour la jeunesse, en kies kadro ekde 1963 ankaŭ okazis multaj komunaj aranĝaĵoj de JEFO kaj GEJ [kies anoj ankaŭ komune kunfestis ekzemple la 25-jariĝon de la institucio en 1988 en la kastela parko de Ludwigsburg - estus interese scii ĉu la esperantistoj ankaŭ memoris kontribui al la 50-jara jubileo en 2013...], menciindus la multegaj german-francaj urbopartnerecoj, al kiuj en multaj kazoj ankaŭ kontribuas la lokaj esperantistoj, kaj menciindus dulingvaj amaskomunikiloj, ne nur la televida kanalo ARTE, sed ankaŭ multaj presitaj periodaĵoj... ThomasPusch (diskuto) 20:17, 1 jun. 2016 (UTC)[Respondi]