Diskuto:Gaŭloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Galloj" estus pli konforme al etimologio kaj pli internacia, mi proponas, ke oni movu la paĝon, ĉu ?

Kompreneble, duoblaj literoj estas tre maloftaj en Esperantaj radikoj, kaj multaj homoj ne ŝatas ilin. Verŝajne mi preferus "gaŭlojn".

Laŭ mi duoblaj literoj, kiam temas pri konsonantoj, estas evitenda krimaĵoj kontraŭ la strukturo de Esperanto. Ĉu mi rajtas ŝanĝi "gall-" al "gaŭl'-" en ĉiuj okazoj en ĉi artikolo? Bab 12:43, 4. Nov 2004 (UTC)

Sur la mapo la nomo de popolo "Atrebatoj" estas tute mislokita (meze de nuna Belgio) Fakte ili devus estis inter "Nerviens" kaj "Ambiens". Ili estis ĉirkaŭ Nemetacum, nune Arras, multe pli sude. Sed ĉu eblas modifi tian bildon ? (Eliott)

Kvankam mi malopinias pri via opinio rilate duoblajn literojn, gaŭlo ŝajnas akceptinda, internacia formo. RK

Mi pensas ke utilas havi malsamajn artikolojn kaj pri la teritorio (Gaŭlujo) kaj pri la etno (gaŭloj). Etnoj kaj ilia vivregiono ne estas identa temo. Tial mi aldonis duan artikolon pri la historia teritorio. -- ThomasPusch (diskuto) 12:27, 16 Jan. 2013 (UTC)

PS: Ĝis nun tiu-ĉi artikolo (pri gaŭloj) intervikie ligiĝis al alilingvaj artikoloj pri la teritorio (Gaŭlujo). Mi korektas la intervikiajn ligilojn, ĉar en pluraj aliaj lingvoj ja ekzistas apartaj artikoloj pri la temo gaŭloj, nur ĝis nun ne ligitaj al la esperantlingva teksto. TP