Diskuto:Gamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

skalo ja havas muzikan sencon laŭ PIV, sed gamo estas ankoraŭ uzata fundamenta vorto por la sama koncepto. Ĉu oni kontraŭstarus movon al Gamo, kun redirektiloj ĉe Skalo (muziko) kaj Muzika skalo? --znusgy 00:29, 14. Jan 2005 (UTC)

Mi samopinias kun Znusgy. Bab 18:23, 15. Jan 2005 (UTC)

Tio esta tre simpligata rigardo de io kio estas tre komplexa. Skalo estas skalo, sep tono sinsekve. Estas unu da multaj modalaj eblecoj. Gamo restas sur skaloj sed ankaŭ influas melodiajn iniciantajn notoj, akordajn ŝangojn, ka kadencojn. Vidu la artikoloj en angla. La artikolo pri Gamo parolas ke la key de muzika instrumento. Tio malfermas subjekto de gamo en alia ol egala temperamento, ktp. Marty 23:35 17 Jan. 2005

Estas vere, ke PIV donas du sencojn al gamo: skalo kaj tonalo. Sed mi suspektas, ke la dua senco ne estas vaste konata: nek R&P, nek ReVo, nek Plena Vortaro ĝin rekonas, kaj ĉiuj uzoj (krom la komunlingvaj) en la Tekstaro de Esperanto povas esti komprenataj laŭ la unua senco. Oni povas ĉiam uzi tonalo senprobleme por la dua senco.
Cetere, mi ne trovis muzikan uzon de skalo en la Tekstaro, kaj R&P markas ĝin evitinda. Eĉ pli konfuze, PV donas al ĝi la sencon "muzika amplekso de iu voĉo", kiu respondas al registro! Enfine, ĝia apero en PIV certe meritigas por ĝi redirektilon kaj mencion en tiu ĉi artikolo, sed laŭ mi ni ne ŝajnigu per la artikoltitolo, kvazaŭ ĝi estus la pli akceptata vorto. Amike, --znusgy 02:37, 18. Jan 2005 (UTC)