Diskuto:German-infanoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Montanesko: He vikingido! Germanidoj estas tro ĝeneralasignifa vorto por uzi ĝin por tyskerbarn. Bonvolu repensi iom! Ha det bra!!

He Montanesko! du snakkar norsk? Mi kunsentas kun vi pri la titolo, sed per kio anstataŭigi? "Germanaj infanoj", "", "German-Skandinavaj infanoj", ktp. malbone funkcias. Ĉu iu(j) havas proponaĵojn? Bab 14:02, 17. Sep 2004 (UTC)

Montanesko: Ja, men bare litt. Så hva skal vi gjöre med dine stakkars tyskerbarn? Pri "Germanidaĉoj" ankaŭ mi pensis; ĝi estas ankoraŭ sufiĉe proksima al la norvega vortumo kaj oni rimarkas, ke ne temas pri "normalaj germanidoj" - ekzemple enmigrintoj el Germanio ktp., aliflanke iuj povus senti sin ofenditaj legi ĉi iom ŝokan vorton en la vikipedio. Kion vi opinias pri "Okupantidoj" ? Ĉiukaze internacie tre transparenta vorto. German-infanoj ŝajnas taŭga. Estas simpla vortkunmeto, kiu tamen aspektas sufiĉe nekutima, por ne pensigi pri banalaj germanaj infanoj. Plia ebleco estas uzi la netradukitan norvegan vorton.(2004-09-17-15:10)

Dankon! Mi preferas "German-infanoj", ĉar "okupantidoj" devus pritemi okupantidojn en ĉiuj landoj. Mi tuj movas la artikolon. Bab 14:37, 18. Sep 2004 (UTC)