Diskuto:Germana lingvo en Rusio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Senco de la artikolo[redakti fonton]

Saluton. Kian sencon havas tia artikolo, se tute ne klaras, ĉu temas pri denaskuloj aŭ dualingvanoj aŭ eble eĉ ambaŭ? Krome estas nur unu reta fonto. Tio estas tro malmulte. Prefere ankaŭ estu libroj, ĵurnaloj aŭ io tia ĉe la fontoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:42, 8 Mar. 2014 (UTC)

La informon mi aldonis ankaŭ al Vikipedio:Diskutejo#Artikoloj pri lingvoj en diversaj landoj. Celo de la artikolo estas kolektado de la jena informo:
  • Kiom da parolantoj estas en la lando? Kiom el ili estas denaske parolantoj?
  • Kia estas lingva politiko de la ŝtato? Kiel la lingvo rilatas al la aliaj? Kion oni faras por propagandi la lingvon? Kie oni studas la lingvon?
  • Kie iu ajna homo povas ellerni la lingvon en koncerna lando? Kiamaniere tiu povas uzi ĝin por ekscii pli pri ĉi tiu lando?

La artikolo ankoraŭ ne estas finita. --Dima41 (diskuto) 16:19, 8 Mar. 2014 (UTC)