Diskuto:Gerrymander
Aldoni temonAspekto
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Kartuna mapo
Kartuna mapo
[redakti fonton]Saluton @ThomasPusch vi forigis la vorton kartuna mapo kaj demandis kion ĝi signifas. Temas pri Kartuno. Eble karikatura mapo estas pli bone, ĉu? Stefangrotz (diskuto) 11:30, 14 jan. 2025 (UTC)
- @Stefangrotz: Aĥ, la vorto kartuno estas vere aŭdaca vortokreaĵo, mi ne trovas ĝin en PIV («"Neniom da trafoj"»), ne en iu alia vortaro en mia bretaro, kaj mi ankaŭ ne havas ĝin en mia aktive komprenata vortprovizo en mia cerbo, kvankam, se mi en angla teksto vidas la vorton "cartoon" mi kompreneble senhezite komprenas la vorton angle, kaj kvankam la esperanta vikipedia teksto kartuno senprobleme troveblas se oni serĉas ĝin. Jes, mi pensas ke karikatura mapo estas bona alternativo! ThomasPusch (diskuto) 11:53, 14 jan. 2025 (UTC)