Diskuto:Gliptodonto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Giganta pratatuo)

Pri la vorto "tatuo"[redakti fonton]

Ĉu tatuo ne estas nur surhaŭta principe neforviŝebla skribaĵo? - Uzanto:Jorge CAMACHO

Tatu portugallingve, ĉefe en Brazilo estas DAZIPO, eta besto kiu en la hispana oni nomas armadillo. Eble la aŭtoro estas krokodilema brazilano... La titolo estu Giganta pradazipo.Roberto 13:26, 31. Dec 2005 (UTC)

Fakte temas pri homonimo: Konsultu PIV-on: tatuo estas komuna nomo por dazipedoj. Kaj ankaŭ la surhaŭta desegnaĵo. Narvalo 15:45, 31. Dec 2005 (UTC)

Dazipo, laŭ PIV povas stari nur por genro-specioj de Dasypus. Tiel la ĝusta nomo aŭ ia tatuo aŭ ia armadelo. Sed armadelo estas kripligita vorto pro gramatika fobio. Narvalo 15:57, 31. Dec 2005 (UTC)

Ĉu vere? Do pli bone al mi. Tatu estas ekskluzive brazila vorto, en ĉiuj aliaj landoj en kiu la besteto ekzista oni nomas ĝin "armadillo". Sed Gliptodonto ne estas prapatro de nunaj tatuoj, la similoj inter ili estas nur eksteraj. Alie gusto de tatuoj (aŭ dazipoj) ne plaĉas al mi. Roberto 17:01, 31. Dec 2005 (UTC)

La vorto armadelo ne estas kripligita; multaj vortoj en esperanto adaptiĝis tiel jam de la komenco kaj fare de Zamenhof mem, ekzemple martelo. - Uzanto:Jorge CAMACHO 2006-01-01T04:25:06

Por Por: alinomo al Gliptodono. Taylor 49 (diskuto) 23:44, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]