Diskuto:Gjâ-zym-byn

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

proponita por forigo, aŭg. 2006[redakti fonton]

Mi estas la kreinto de ĉi tiu planlingvo; laŭ mi ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe fama aŭ influa por indi je artikolo. Neniu krom mi lernas ĝin kaj nur manpleno da aliaj, laŭ mia scio, interesiĝas pri ĝi. --Jim Henry 14:46, 9. Aŭg 2006 (UTC)

Mi verkis artikolojn pri ĝi, kaj aliaj projektoj de Jim, kaj mi pensas ilin enciklopedieca, ĉar ili aperas en kelkaj listoj pri planlingvoj kaj fikcilingvoj en interreto, la artikoloj utilas minimume por ke oni sciu ke ili estas fikcilingvoj. Roberto 16:31, 9. Aŭg 2006 (UTC)
Laŭ mi, simpla apero en kelkaj listoj ne igas planlingvon enciklopedieca. Preskaŭ ĉiu planlingvo kiu jam havas retejon dum jaron aŭ pli aperas en pluraj listoj de planlingvoj, sed ne ĉiuj estas enciklopedie notindaj. --Jim Henry 12:40, 12. Aŭg 2006 (UTC)
La fakto ekzistas, la fakto estas konata, la artikolo sekvas la regulojn. Se oni verku nur pri indaj aferoj, oni ne verku pri krimoj aŭ pri perfortoj, sed krimoj kaj perfortoj ekzistas. Sekve, la artikolo estus forigenda nur se ĝi estus ĝermeto, aŭ se ĝi estas falsa aŭ pri neekzistanta afero. Eĉ se tiu aĵo estas malagrabla.Roberto 17:06, 17. Aŭg 2006 (UTC)
Mi konsentas kun la neforigemo de Roberto. Esperantistoj ĝenerale havas pli grandan intereson pri aliaj planlingvoj ol ne-esperantistoj. Kun tio bone kongruas la fakto, ke la E-a Vikipedio havas artikolojn pri multaj planlingvoj, kiuj laŭ la reguloj de aliaj Vikipedioj estus "ne-notindaj". La notindeco de artikoloj dependas de la kulturo de la uzantoj de la Vikipedio. Por Esperantistoj planlingvoj estas interesaj, do ni ne forigu artikolojn pri ili ĉi tie. Marcos 14:40, 27. Sep 2006 (UTC)

Nu, bone, mi konsentas. -- Mi tamen volas demandi, kio estas la "aliaj projektoj de Jim" pri kiuj verkis Roberto?

La artikolo pri gjâ-zym-byn nun ne havas ligilojn de iu ajn artikolo, krom diskutopaĝoj. Tio devas ŝanĝi. Mi supozas ke ĝi iru en iuj listo-artikoloj? --Jim Henry 15:40, 6. Okt 2006 (UTC)