Diskuto:Gojo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

>En hodiaŭa Israelo, estas emo anstataŭi ĝin per la esprimo ...

Ial mi ne povas redakti la artikolon

1. Anstataŭi signifas "esti anstataŭ" (laŭ PIV 2005 esti en la loko de, plenumi rolon de) Do ĉi tie devas esti anstataŭigi

2. Lax PMEG http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/propraj_nomoj.html ĉi tie devas esti artikolo "en LA hodiaŭa israelo" Nomo kun rekta priskribo « Iafoje normala propra nomo havas A-vorton kiel rektan priskribon. Se tiu A-vorto ne estas mem parto de la propra nomo, oni normale ja uzas la, kvazaŭ temus pri ordinara O-vorto. Tion oni faras precipe, kiam temas pri elekto (reala aŭ ŝajna) inter pluraj aferoj kun la sama nomo. --anonima komento de IP 217.70.122.112 en junio 2006

✔ Farite Ĝustigo plenumita en junio 2006 fare de Alaŭdo. Ke devas esti "anstataŭigi", klaras sen diskuto. La dua indiko estas stila detalo, laŭ mi certe "en hodiaŭa Israelo" ne malĝustas, sed la variaĵo "en la hodiaŭa Israelo" almenaŭ same bonas, laŭ mi nuance iomete pli. Tial la anonima propono kaj ties teksta realigo ja estas en ordo. Mi nur volas bremsi la instruistan tonon ke "ĉi tie devas esti artikolo". Erara la versio sen artikolo certe ne estas. ThomasPusch (diskuto) 10:55, 7 Mar. 2016 (UTC)