Diskuto:Golĝaparato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigo[redakti fonton]

La NPIV esperantigas la nomon kiel Golĝ/o, kaj tial golĝaparatogolĝokorpo: [1]

La Reta Vortaro ne enhavas tiun terminon.

Ŝajne, por italdevenaj terminoj, NPIV preferas senigon de la fina -i (ĉu kiel itala plurala sufikso aŭ ne): ekz. spagetoj (spaghetti), vermiĉelo (vermicelli), raviolo (ravioli), salamo (salami), Napolo (Napoli), Galvano (Galvani), Toriĉelo (Torricelli), ktp. (tamen makaronio, pro konfuzo kun makarono, kaj grafitio, pro konfuzo kun grafito)

Tial mi sugestas golĝaparato, laŭ NPIV, aŭ Golĝa aparato. Osteologia (diskuto) 22:27, 15 jun. 2019 (UTC)[Respondi]