Diskuto:Gondolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interna ligilo gondolo ĝis nun produktas ruĝajn literojn, do artikolo de tiu nomo laŭŝajne ne ekzistas. Sed serĉado de la boatotipo per aliaj lingvoj gvidas al la paĝo "gondolo (boato)", do artikolo tamen jes ekzistas: tia stato kompreneble estas misgvida. Teorie eblas krei apartigilon "gondolo", se la vorto havas plurajn, samofte uzatajn esprimojn, kaj tiam la artikolo "gondolo (boato)" plikonkretigas la boatan signifon de la vorto ... sed ne, tute ne estas aliaj vortaraj signifoj de la vorto. Do, la paĝo ricevu titolon "gondolo", sen aldono inter krampoj, kaj ne plu estos ruĝaj ligiloj pri la temo en aliaj vikipediaj artikoloj. Mi do alinomigas la titolon. ThomasPusch (diskuto) 16:56, 15 Feb. 2015 (UTC)