Diskuto:Gotika rokmuziko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Gotika muziko)

Saluton Marcos. Korektoj estas ĉiam bonvenaj sed kiam temas pri stila aranĝo, aĵoj estas pli relativaj. Mi neniel dubas ke vi pli bone konas esperanton ol mi, sed vortelekto estas alia afero. Kiam vi anstataŭigas mavan per malbona, mi ne konsentas. La regulo estas ke vikipedio devus esti tuj komprenebla de la plimultoj, ĉu ne? sed ĝi ne estas ĉiam uzi la plej bazaj vortoj. Vikipedio devas respeguli la realan mondon kaj oni ja kelkfoje uzas tiajn vortojn kiam ajn oni deziras transdoni alian ideon, alian senton. Ĉu laŭ vi nenie devus aperi en tiu enciklopedio pli maloftaj sinonimoj kiel mava (malbona), hato (malamo), linda (beleta), ovri (malfermi), olda (maljuna), ktp? Sed diable ili troviĝas en la vortaro!!! Jen estas la riĉeco de eo! En mia propra lingvo mi uzas ĉiutage maloftajn sinonimojn por pli bone komprenigi tion kion mi volas diri! Mi tute konsentas ke tiaj vortoj devus esti uzitaj ŝpareme, sed ili devu tamen aperi kelkfoje, kiam taŭgas! Vikipedie, ĝis la retajpo! --Internaciulo 14:24, 5. Dec 2006 (UTC)

Mava eĉ ne aperas en ReVo, do estas ege malfacile por leganto eltrovi, kion ĝi signifas. La plej multaj esperantistoj ne konas tiun vorton. Aldone, ĝia signifo tute samas al "malbona", do ĝi eĉ ne taŭgas por montri iun signifan nuancon ne kaptitan de "malbona".
Mi ne volas nei, ke vortoj kiel mava, hato kaj olda povas esti uzataj en literaturaj verkoj por certaj stilaj efikoj. Tamen, la Vikipedio ne estas literatura verko. Ĝi estas enciklopedio, kaj ĝiaj artikoloj estu en enciklopedieca stilo. Via artikolo pri gotmuziko nun tute ne estas en enciklopedieca stilo. Tio ne signifas ke ĝi estas malbona. Ĝi fakte estas tre bona, kaj ekz-e tre taŭgus por iu gazeto. Se mi estus redaktisto de gazeto, mi apenaŭ ŝanĝintus vian artikolon, kaj certe ne ŝanĝintus na mava al malbona. Sed Vikipedio ne estas gazeto, kaj estas iom alia kazo.
Enciklopedio ne bezonas stilajn efikojn. En ĝi gravas nur kiel eble plej klare esprimi la intencitan signifon. Tial mi ja ĉiam evitus vortojn kiel mava, hato kaj olda en la Vikipedio. Marcos 14:41, 5. Dec 2006 (UTC)