Diskuto:Granda Koliziigilo de Hadronoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu “koliziilo” aŭ “koliziigilo” ne estas pli taŭgaj nomoj ol “koliziiganto”? Mutichou 19:03, 11. Sep 2008 (UTC)

Ankaŭ mi opinias ke la vorto devas esti KOLIZIIGILO. "Kolizii" estas netransitiva verbo, la partikloj kolizias; la aparato koliziigas ilin, do la aparato estas koliziigilo. Luis Guillermo Restrepo Rivas

Koliziilo estas tute laŭregula vorto, ĉar temas pri aparato en kiu kaj per kiu la partikloj kolizias. Certe, ĉiuj aliaj variantoj ankaŭ taŭgas, sed mi proponas elekti la plej kurtan por titolo de ĉefa artikolo--Goren 16:49, 29. Sep 2008 (UTC)

Mi konsentas, ke la formo Koliziilo estas erara kaj ĝojas, ke oni jam alinomis la paĝon al la nuna formo. Mevo 11:40, 30. Sep 2008 (UTC)

Mi pluapogas koliziigilon, rimarkante similecon inter "reakcio" kaj "kolizio": Jen ke reakciilo estas, laŭ eVortaro: ĉia substanco kapabla eniri en reakcion. La aparato kie okazas "reakcio" aŭ kiu reakciigas substancojn (reakciilojn) devas esti reakciigilo. Luis Guillermo Restrepo Rivas, 2008.10.03.