Diskuto:Granda Urbo kun Esceptoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion signifas aldifinita ??? Montanesko 00:06, 3. Feb 2005 (UTC)

"aldifini" estas ekvivalento de 指定する(verbo). Bonvole serĉu en Praktika Esperanto-Japana Vortareto http://www.jei.or.jp/komputilo/pejvo/index.html Ryoho 12:52, 3. Feb 2005 (UTC)
Bone, Montanesko, mi esperas ke via japana estus plibona ol mia Esperanto. Bonan ĉanson! Roberto 13:27, 3. Feb 2005 (UTC)
Roberto, ne ŝercu pri mia limigita cerbokapacito! Montanesko 15:58, 3. Feb 2005 (UTC)

Kara Ryoho, intertempe mi eksciis, ke aldifini = atribui, asigni. Kaj krome mi komprenas ke japanoj bone scias, kion signifas Urbo aldifinita de registara dekreto. Tamen por eksterlandanoj la afero ne estas tiel klara. Pro tio mi opinias ke nuntempe nek la esperantlingva nek la angla tradukoj estas feliĉaj solvoj. Pripensu ĉu ne eblas titoli ekzemple urbo kun specialaj rajtoj (aŭ simile) kaj poste en la teksto klarigi-kiel vi jam faras-, ke temas pri rajtoj ricevitaj per registara dekreto laŭ la koncerna leĝo ktp. Amike salutas Montanesko 16:36, 3. Feb 2005 (UTC)

Karaj Montanesko kaj Roberto, mi serĉis novan titolon de la paĝo,
Mi preferas "granda urbo (aŭ urbego) kun esceptoj".
Ĝi estas alivorto el "esceptoj rilataj al granda urbo (aŭ urbego)", titolo de originala teksto de la leĝo.
Mi preferas aldoni "granda (aŭ -eg-)"n, ĉar la vorto estas iomete konfuzebla de "escepta urbo" ja:特例市(loĝantaro de pli ol 200,000). --Ryoho 00:31, 4. Feb 2005 (UTC)