Diskuto:Ratufo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Granda sciuro)

Ĉu genro aŭ specio?[redakti fonton]

Saluton. Mi iomete konfuziĝis pro la strukturo de la artikolo. Laŭ la informkesto ĝi temas pri genro. Sed laŭ la teksto eble pri specio. Tial mi proponas, ke ni metu la tekston en artikolon pri specio kaj reskribu ĉi tie pri la genro. Ĉu la priskribo eble rilatas al Ratufo giganta? Se jes, ni metu ĝin tien.

Alikaze devus esti ŝanĝataj la intervikiaj ligiloj, kio bedaŭrinde nur funkcias permane, kondiĉe ke intertempe neniu roboto "kaptas" la liston kaj refuŝas ĉion. --Tlustulimu (diskuto) 08:24, 27 Mar. 2012 (UTC)

Klare ke devus esti artikolo pri la genro Ratufo. Oni kreu apartan novan artikolon pri la specio kaj laŭe adaptu la tekston de tiu ĉi artikolo...--Forstbirdo (diskuto) 17:52, 27 Mar. 2012 (UTC)
Al kiu specio rilatas la ĉi-tiea priskribo? --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 27 Mar. 2012 (UTC)
Laŭ la anglalingva kaj la germanlingva versioj (ekzemple) NE temas pri specio, sed pri la genro ( kiu oni nomu "Ratufo" kaj ne Granda sciuro por ne sugesti specion ). --Forstbirdo (diskuto) 19:45, 28 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi ne demandis pri la alilingvaj artikoloj, kies temo ja estas la genro, sed pri la esperanta artikolo. Kion do priskribas la ĉitiea teksto, ĉu genron aŭ iun specion? --Tlustulimu (diskuto) 19:55, 28 Mar. 2012 (UTC)
Kvankam la ĉitiea Esperanta artikolo priskribas genron, kaj la du-vorta titolo kaj la priskribmaniero sugestas specion. Jam granda plibonigo estus ŝanĝi la titolon en "ratufo"-n, laŭ mi bona nomo por indiki la genron. --Forstbirdo (diskuto) 06:26, 29 Mar. 2012 (UTC)
Saluton, Forstbirdo. Mi proponas, ke ni alinomigu la artikolon laŭ via propono al Ratufo post kelkaj tagoj, se neniu alia kontraŭas. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:20, 29 Mar. 2012 (UTC)
Por mi bonege ! --Forstbirdo (diskuto) 12:29, 29 Mar. 2012 (UTC)