Diskuto:Grandrapida trajno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne temas ĉi tie pri rapidegtrajnoj... :P? --LaPingvinoDiskutu 15:41, 8. Feb 2007 (UTC)

Jes ja, ĝi estu rapidega trajnorapidegtrajnotre rapida trajno. Certe la uzo de Ekspreso eraras, ĉar tio signifas nur trajno, kiu haltas ĉe ĉefaj stacioj nur. Mi ŝanĝos nun... AlexW 22:49, 9. Jul 2008 (UTC)
@Sternchen96: kiel menciita supre, mi pensas ke "rapidega trajno" estas pli bona kaj natura titolo. Kion vi pensas?--Salatonbv (diskuto) 08:17, 19 Jun. 2015 (UTC)
"Rapidega trajno" estas komprenebla. Tiel mi ne havas problemon kun uzado de tiu termo. Sed la "Fervoja Terminaro" de la Terminara Komisiono de IFEF nomas "grandrapida trajno" kiel korekta termo. Pro tio mi opinias, ke "grandrapida trajno" devus esti la titolo de la artikolo. Sed ni povas mencii "rapidegan trajnon" kiel dua termo. --Sternchen96 (diskuto) 08:31, 19 Jun. 2015 (UTC)
Bone. mi kreis alidirektilon el rapidega trajno. Sed oni ne devas ŝanĝi ĉiujn ligilojn el la aliaj termoj. Ili estas aŭtomate alidirektitaj al la cela paĝo. Kaj kiam vi redaktetas, ideale ĉiam skribu la resumon, bv. --Salatonbv (diskuto) 08:42, 19 Jun. 2015 (UTC)