Diskuto:Grauno (Italio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tradukaĵo de fama literatura verko el brazila literaturo, Iracema de José de Alencar, oni legas nomon de birdo Scaphidura oryzivora kiel grauno. Kion vi sugestas, ke ni faru pri ĉi du versioj de la sama nomo? Golbery [Goŭberi'] 21:21, 31. Mar 2006 (UTC)

-- Eble oni verku apartigan paĝon (apartigilon) kaj uzu parentezan noton ĉe la nomo de la artikoloj: "Grauno", "Grauno (komunumo)" kaj "Grauno (birdo)". La unua paĝo havu klarigon kaj ligilojn al la aliaj du artikoloj.
Tamen mi ne scias kiel (aŭ ĉu) oni povas ŝanĝi la nomon de ĉi tiu artikolo al "Grauna (komunumo)". La alternativo estus krei novan artikolon nomitan "Grauna (komunumo)" kaj movi la enhavon de ĉi tie al ĝi. Poste, enmentu ĉi tien la enhavon de la apartigilo. La rezulto estos la sama kvazaŭ oni nomŝanĝus ĉi tiun artikolon, sed tiam eble la "historio" de la paĝo iĝus iom stranga (ĝi montros ke la paĝo komenciĝis kiel priskribo de komunumo kaj poste iĝis apartigilo).
Sed se vi scias kiel nomŝanĝi ĉi tiun artikolon, tiu problemo ne okazos.
Legu ankaŭ http://eo.wikipedia.org/wiki/Nomoj_de_Titoloj kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Apartigiloj
Ĉu vi konsentas? --Yuu eo 22:02, 31. Mar 2006 (UTC)
-- Mi ĵus rimarkis ke apud "historio" ekzistas la ligilo "movu". Oni povas uzi ĝin por nomŝanĝi la paĝon. --Yuu eo 22:10, 31. Mar 2006 (UTC)