Diskuto:Grek-romia antikvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vere ekzistas ĉi tiu radiko[redakti fonton]

Mi trovis la radikon "antik" nek en PIV nek en ReVo. En la tuta Tekstaro de Esperanto (kiu enhavas tekstojn kun pli ol kvar milionoj da vortoj) la radiko "antik" estas uzata nur unufoje, nome en "La Faraono", kaj tie ĝi ne estas uzata por la greka-romia etapo de la antikvo, ĉar temas pri la egipta epoko; do eĉ tiu uzo verŝajne estas nur misa uzo de la radiko "antikv". Laŭ mi la Vikipedio ne uzu tian apenaŭ uzatan neologismon. Ĉi tiu artikolo laŭ mi povas esti forigata; sufiĉas la artikolo antikva epoko. Marcos 17:41, 6. Apr 2008 (UTC)


Mi plene konsentas. Antiko estas simple mis-skribo por Antikvo. Gerrit Berveling. 14 apr 2008.

Lasu min ĉe la maldekstra flanko de la paĝo, ĉar de tie mi ĵetos la diskon pli malproksimen...
Lasu min ĉe la maldekstra flanko de la paĝo, ĉar de tie mi ĵetos la diskon pli malproksimen...

Mi gratulas al la propono forigi ĝin. Kiel vi do nomigus la periodon de greka-romia etapo, kiu havas "specifan" nomon. Almenaŭ en la ĉeĥa. Vidu ekz. cs:Portál:Antika aŭ serĉu la vorton Antika. Petr Tomasovsky@diskkont 15:21, 17. Apr 2008 (UTC)

En neniu alia lingvo kiun mi konas (do nek en la germana nek en la angla nek en la hispana nek en la svahila) ekzistas aparta vorto por la grek-romia periodo de la antikvo. Esperanto ne estas la ĉeĥa lingvo, do ne bezonas havi vorton por ĉiu koncepto de la ĉeĥa lingvo. (Kaj eĉ la ĉeĥa Vikipedio ne havas aparta artikolon pri "Antika").
Ĉiuokaze, ne gravas kiel estas en aliaj lingvoj, sed kiel estas en Esperanto. Se ekster la Vikipedio ne estas uzata aparta vorto por tiu distingo, ni ne enkonduku ĝin ĉi tie. Marcos 17:24, 17. Apr 2008 (UTC)
Kio estas do la angla en:Classical antiquity? Certe ĝi ne estas la sama kio en:Ancient history. Kaj kio aliaj intervikioj rilate al Classical antiquity? (ĉeĥe, slovake antika). Mi ne estas kulpa, ke Esperanto ne havas tiun vorton por tiu ĉi periodo de antikvo. Petr Tomasovsky@diskkont 19:56, 17. Apr 2008 (UTC)
La angla "classical antiquity" ne estas aparta vorto, sed duvorta esprimo. Same en Esperanto oni povas uzi plurvortan esprimon por tio, ekzemple "grek-romia antikvo" aŭ "grek-romia epoko de la antikvo". (ankaŭ eblus sekvi la anglan, francan kaj hispanan lingvojn uzante "klasika antikvo", sed mi preferas la pli klaran "grek-romia antikvo").
Verŝajne ni nur ŝanĝu la titolon de ĉi tiu artikolo anstataŭ forigi ĝin (kvankam ĝi tiam ankoraŭ bezonus plivastigon). Mi nun jam menciis mian preferon por la titolo grek-romia antikvo. Ĉu aliaj havas aliajn preferojn? Marcos 20:11, 17. Apr 2008 (UTC)
Finfine via pli bona solvo aŭ propono ol "ĉiukaze forigi, forigi kaj forigi", ĉar ne estas en aliaj lingvoj. Vi parolas, kiel tio taŭgas por vi: foje vi defendas paĝojn tiasence, ke ili estas en la angla (aŭ la germana), due, ke ili ne estas en la angla (aŭ la germana). Kaj nun, kiel estas en Esperanto. Ĉu estas malpermesite krei paĝojn laŭ aliaj lingvoj? Ĉar ili ne estas en la angla aŭ la germana? Aliflanke, mi nenie skribis, ke "classical antiquity" estas "vorto". Via propono por la slava vorto antika grek-romia antikvo plaĉas al mi. Se nun ne estas kreita aparta artikolo pri tiu ĉi temo, tio neniel ŝanĝas la situacion, ke tia periodo ne ekzistis aŭ ke oni ne nomas tiun ĉi periodon de antikvo. Kaj nkoraŭ aliflanke, se vi rigardus tra la Esperanto-Vikipedio, vi konstatus, ke ĝi estas kolektaro de titoloj, kiuj estas skribitaj en naciaj lingvoj kaj multajn el tiuj ĉi titoloj ni povus skribi Esperante. Sed tio estas alia ĉapitro. Mi finas tiun ĉi diskuton, ĉar mi ne volas perdi la tempon pro senutila skribado. Ek do al pluaj viaj diskutoj. Petr Tomasovsky@diskkont 06:00, 18. Apr 2008 (UTC)