Diskuto:Gro Harlem Brundtland

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo estis kreita en novembro 2004 fare de Claude Rouget je uzo de landonomo "Norvegio", kaj poste nur malmulte prilaborita. Aldono de informkesto en septembro 2009 estis nur "teknika" ago, tre laŭdinda, sed ĝi ne pravigas ŝanĝon al landnomo "Norvegujo", sed adaptiĝu al la artikola teksto. Krome intertempe ekzistas artikolo ĉefministro de Norvegio, kiun nun indas uzi en la informkesto (la antaŭa vortumo "ĉefministro de Norvegio", kun interna ligo nur al la artikolo pri la ŝtato, estis nur provizoraĵo ĝis kreo de artikolo "ĉefministro de Norvegio". Mi sekve adaptetas la informkeston. ThomasPusch (diskuto) 11:33, 13 Feb. 2014 (UTC)