Diskuto:Halterego

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi demandis min, de kie venis la vorto haltero, kaj inter la titoloj de aliaj lingvoj pri la temo deduktas, ke probable ĝi fontas el vorto halter en la latina, de tie kopiita al la franca kaj portugala (sed ne al la hispana, itala kaj ĉiuj aliaj romanidaj lingvoj, eĉmalpli al iuj aliaj lingvoj) kaj de tie kopiita al la malgrandaj geografie najbaraj eŭska kaj galega lingvoj. Eĉ la latina artikolo nur mencias unu uzon de la vorto en la 1-a jarcento kaj ne informas ion pri signifo de la vorto. Nun almenaŭ ekzistas alidirekto de vorto "pezlevado" al "halterlevado", sed la vortradiko "halter'", kvankam la latina produktis multajn aliajn internacie transprenitajn vortojn, ne estas vere internacia, kaj dubindas ĉu ĝi iam estos ĝenerale konata esperanta vorto. ThomasPusch (diskuto) 05:33, 24 jun. 2022 (UTC)[Respondi]