Diskuto:Hanibalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pli bona titolo estas Hanibalo BARKA, samekiel jam estas Hamilkar BARKA. Roberto 15:24, 18. Dec 2005 (UTC)

Laŭ la anglalingva Vikipedio, "Barka" ne estis familia nomo. Ĝi estis kromnomo, kiu signifis "fulmo". Ankaŭ ekzistas ĝermo-artikolo Hanibal BARKA. -- Yekrats 16:10, 18. Dec 2005 (UTC)

Ne estas certa ke BARKA signifus "trondo" tiu estas nur hipotezo. Romanoj, kiuj havis familinomojn, kiam skribis pri Hanibalo kaj Hamilkar nomis ilin "Hannibal Barca" kaj "Hamilcar Barca", laŭ tio kion ili komprenis de kartaga lingvo. Sekve, oni ne certe scias kion estus la origina vorto, sed certe la klasikaj aŭtoroj nomis la tutan familion "Barca".

Alie, la koncepto pri familinomo de Esperanta Vikipedio estas diskutinda. Ĉu la romia nomo JULIUS en Caius Julius Caesar estas familinomo? Jes, ĉar estas nomo de gens Julia, kaj ankaŭ Caesar, sekve oni skribu Caius JULIUS CAESAR, ĉu ne? Ankaŭ BARKA estas kromnomo, sed ne de homoj, estas kromnomo de tuta familio, samekiel CICERO estas kromnomo, ankaŭ FLAMINIUS, CAECUS, ktp. Multaj modernaj familinomoj devenis de kromnomoj. Ĉu ni devas uzi familinomon nur en moderna koncepto? Kiu estas familinomo, finfine? Roberto 19:18, 18. Dec 2005 (UTC)

Ŝajne iuj redaktantoj eĉ konsideras la patronomojn de islandaj esperantistoj kiel familiajn nomojn. Aŭ ĉu oni havas alian motivon por majuskligi ilin? Freneze, laŭ mi. Lingvano 20:43, 18. Dec 2005 (UTC)