Diskuto:Harlemo (Nederlando)
Mi iomete miras pri la esperantigita nomo "Haarlemo". Laŭ la reguloj de esperanto ĝi havas kvar silabojn: ha-ar-le-mo. Sed la duobligo de "a" en la nederlanda signifas nur, ke la vokalo estas longa. Ĉu ne prefere "Harlemo"? -- Aisano 20:35, 24. Apr 2005 (UTC)
preferas ankaŭ "Harlemo"-n[redakti fonton]
Mi ankaŭ preferas "Harlemo"-n aŭ alikaze la originalan nederland-lingvan nomon "Haarlem" kun aldonita prononchelpo [HA:Rlem] Biciklanto 2005.04.24 20:48 (UTC)