Diskuto:Henriko la 1-a (Pollando)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo tre detalas, kaj vidigas ankoraŭ multajn ruĝajn ligilojn. Eblus argumenti, ke por la esperantlingva publiko ankaŭ sufiĉus multe pli koncizaj artikoloj pri aliaj samepokaj regantoj. Sed se iu entuziasmas investi la tempon pri tiom longa teksto - nenio malbona pri tio! Nur estas neproporcia maltroigo nomi tian tekstegon "ĝermo": Vikipedia ĝermo estas ne multe pli ol tri frazoj, ofte ŝablonece verkitaj, kaj nur bazo por ampleksigo ĝis vera artikoleto aŭ artikolo. Tiu-ĉi teksto klare ne plu estas ĝermo...

Sincere, ThomasPusch 01:32, 1 Feb. 2012 (UTC)

PS: El nacie neŭtrala vidpunkto indus aldoni ne nur la polan, sed ankaŭ la germanan nomon de la reganto. Li ne nur havis germanan patrinon kaj multajn aliajn germanajn familiajn rilatojn, kiujn montras la teksto, sed ankaŭ kiel lia patro allogis multajn germanajn setlistojn, kio kulture plidistancigis Silezion de la "pli pola" resto de Pollando. Tiun mencion de kaj la pola kaj la germana nomo praktikas ekzemple la angla, portugala aŭ hispana artikolo pri la temo.

Nun pasis 14 jaroj post la kreo de la teksto, kaj nenio ŝanĝiĝis rilate al la multegaj ruĝaj ligiloj. Estas nun la interkonsento, ke sencas formeti ruĝajn ligilojn kiuj tiom longe ruĝas ke ne plu atendeblas ke venos esperantista redaktanto kiu kreos ĉiujn mankajn tekstojn. Eblas diskuti kiu estas inteligenta difino pri tempo de tia atendado, ĉu jaro aŭ pli mallonga periodo, aŭ eble du jaroj? Sed ĉiukaze 14 jaroj sendube konsidereblas longa tempo, kiu ankaŭ estis tempo sufiĉa por la metinto de la ruĝaj ligiloj, malrapide mem krei unu tekston post la alia, se tiu homo konsideras la temojn tiom gravaj ke ili bezonas proprajn artikolojn. @Platanacero: Vi estis la origina kreinto de la teksto la 25-an de aprilo 2008 kaj de vi estas la multaj ruĝaj nomoj. Ĉu vi volos ankoraŭ aldoni biografiojn kaj sanĝi ruĝajn neekzistajn ligilojn al bluaj, ekzistaj? Aŭ ĉu vi mem volus forpreni la multajn ruĝajn ligilojn? Eblas lasi nomojn en teksto ankaŭ sen ruĝa ligilo, kaj principe eblas certi ke garantiite ne pri ĉiu homo el la 13-a jarcento ankoraŭ verkiĝos teksto en la 21-a jarcento - simple estas tro multaj. ThomasPusch (diskuto) 05:33, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]