Diskuto:Heroldo de Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Voĉo de la Civito"[redakti fonton]

Iu devus mencii la polemikon pri Heroldo post la transpreno de Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer kaj la fakton ke ĝi estas nun escence la voĉo de la Esperanta Civito. Mi konas nur onidirojn (ekz. dum Stano Marcek estis redaktoro, ofte artikoloj kaj unufoje eĉ tuta numero estis eldonitaj kun lia nomo sed sen lia scio), sed estus bone se sciuloj povus diskuti pli la polemikon por neŭtraligi la artikolon. -- Kriĉjo 11:38, 25 feb. 2003‎

Reago el Torino[redakti fonton]

Ni estas studentoj de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio en la universitato de Torino. La plenigo de kelkaj rubrikoj en Vikipedio estas parto de nia studa taskaro. Ni faras tion laŭ kriterioj de UTET-enciklopedio, kiuj supozeble estas sciencaj. Ni ne havas tempon por diskuti pri ili, kaj ne deziras polemiki kun aliaj. Se iu deziras bazi sin sur onidiroj kaj emociaj reagoj, tio estas unuavice problemo por tiu, kaj duavice por la fidindeco de la Vikipedio. -- IP-adreso 130.192.202.25 19:13, 13 mar. 2003‎

Unua loko de la eldonejo[redakti fonton]

La teksto Theodor Jung informas, ke li ekde 1919 eldonis en Horrem apud Kolonjo monatan revueton Progreso, en 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo Esperanto Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je Heroldo de Esperanto (HdE) - en aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo. Mi ne deduktas pri kiu el du lokoj nomataj Horrem povas temi: en la okcidento estas tiunoma loko, ekde 1975 parto de la komunumo Kerpen, kiu situas ekzakte 10 kilometrojn okcidente de la kolonja urbolimo (kvartalo Lövenich), kaj en la nordo estas dua tiunoma loko, nun parto de la komunumo Dormagen, kiu situas ekzakte 10 kilometrojn norde de la kolonja urbolimo (kvartalo Chorweiler). La demandon, kiu estas la ĝusta loko Horrem, probable solvos nur rigardo en la unuajn numerojn de la revuoj Progreso, Esperanto Triumfonta respektive de 1925 Heroldo de Esperanto, kaj eventuale enketo surbaze de la tie notita redakcia adreso. Mi tamen ĉe mi ne havas tiom malnovajn gazeteldonojn, kaj tial pludonas la demandon al la publiko... Bedaŭrinde la vikipediaj tekstoj Esperanto Triumfonta kaj Heroldo de Esperanto indikas, ke la gazetoj eldoniĝis dekomence en Kolonjo, kvankam probable ĝustas la pli konkreta informo pri adreso "Horrem apud Kolonjo". ThomasPusch (diskuto) 13:30, 3 okt. 2016 (UTC)[Respondi]