Diskuto:Hinda subkontinento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Hindujo)

Laŭ mia scio, mogoloj =/= mongoloj.

Mogoloj (angle, Moguls; urdue mughal aŭ simile) estis islamanoj el Persio, kiuj konkveris Hindion en 15-a aŭ 16-a jarcento. Eble, Mogoloj estas nur la titolo por la estroj.

Mongoloj estas popolo el Mongolio, kiu en 13-a jarcento subite konkveris imperiegon de Rusio ĝis Koreio.

Ĉingiz Ĥan (?) kaj Kublaj Ĥan estis mongoloj. Timuro estis mogolo.

PIV2 ŝajne distingas kiel mi.

Tamen, mogoloj estas tiel nomataj, ĉar ili fieris idi je grandiozaj mongolaj imperiestroj, mi ne scias ĉu prave.

Do, se vi certas pri la temo, korektu "mongoloj" en la artikolo.

Davidme


Mi tute ne spertas pri tiu ĉi temo (efektive mi scias nenion pri ĝi...), sed mi vidis en la Nova PIV, ke "Mogolo" estas "ano de la mongola dinastio, fondita de Timuro, k islamana imperiestro de Delhio", kaj tial mi supozis, ke "mogoloj" estis tajperaro por "mongoloj". Pli mi ne scias...

Bertilo WENNERGREN