Diskuto:Holokaŭsto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La encikliko "Kun brula zorgo"[redakti fonton]

La artikolo nun diras:

>En tiu encikliko estis konfirmitaj «la egalrajteco de ĉiuj homoj al respekto kiu estis, fakte, neglektita per forigo aŭ deportado de senkulpaj gentoj,la kontrauhumaneco...».

Mi tralegis la enciklikon, sed ne trovis ĉi tiujn vortojn. Ĉu citaĵo el la encikliko mem? Aŭ ĉu al ies komento pri la encikliko? Se ĝi vere estas el la encikliko mem, el kiu sekcio? Bonvolu kontroli la tekstojn ĉe

http://www.vatican.va/holy_father/pius_xi/encyclicals/documents/hf_p-xi_enc_14031937_mit-brennender-sorge_en.html http://www.vatican.va/holy_father/pius_xi/encyclicals/documents/hf_p-xi_enc_14031937_mit-brennender-sorge_ge.html

Kalidasa 777 21 Nov 2009

Mi pensas ke en unua bone estus uzi vortojn: Judoj, Nazia Germanio, genocido Do mi proponas:

"Holokaŭsto estas genocido de judoj farita per Nazia Germanio."

Ĉu bone? Vidu http://vortaro.net/#Holoka%C5%ADsto Marek Mazurkiewicz (diskuto) 01:04, 29 Nov. 2014 (UTC)

Kompletigo[redakti fonton]

Septembre 2020 mi pliampleksigis la partojn de Germanio kaj aliaj landoj sed rilate ĉefe al la komenco de la politiko kontraŭ judoj. Nun oni devus ampleksigi la parton de la koncentrejoj, ekstermejoj kaj mortintoj (ĉapitro 6) kaj redakti la 8an pri ciganoj, aldoni aliajn grupojn: maldekstruloj, slavoj, samseksemuloj ktp., pri popola kulturo, filmoj, libroj, studoj ktp.--kani (diskuto) 12:52, 10 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Rolo kaj pozicio de la katolika eklezio[redakti fonton]

Tiu temo meritas artikolon de si mem. Ja estas multe pridiskutita.