Diskuto:Homiĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kio estas stirpo?[redakti fonton]

@Kani: Saluton. Mi trovis nekonatan vorton "stirpo" en la enkonduka frazo de la artikolo. Kion ĝi signifas? Mi ne trovis la vorton en novaj vortaroj nek en Nova PIV. Ĉu la vorto vere ekzistas? --Tlustulimu (diskuto) 08:40, 3 Mar. 2015 (UTC)

Saluton kaj dankon pro la intereso. Mi havas informon, sed mi ne certas ĉu tio estas definitiva. Mi per simpla serĉado trovas ke en Vikipedio tiu vorto ekzistas, sed plej parto en artikoloj pri birdoj, kiuj plej verŝajne devenas el mia mano, kio ne alportas fidindecon. Mi uzis ĝin kiel traduko de la angla lineage kaj de la hispanaj linajeestirpe. En biologio mi ne certas pri kiu estu la ĝusta korespondo sed pri pli ampleksa senco, almenaŭ de la hispana vorto, mi trovis ĝin en la plej uzata hispanlingva esperanta vortaro nome de De Diego, kie oni diras por "estirpe", kiel neologismo stirpo*, gento, raso, deveno: estirpe real, reĝa gento; reĝa deveno; es de buena estirpe, li estas de bona stirpo*; Fig. no niega su estirpe, lia stirpo* videblas ĉe li; li similas al siaj gepatroj.[1] Ankaŭ por linaje aperas tiu eblo en tiu vortaro. Poste el tia uzado mi aplikis ĝin ankaŭ al biologiaj aferoj. Temas pri klasiga nomigo kiel specio, genro ktp., sed sen la precizeco de tiuj, kaj tilate al evolua historio. Kompreneble mi ne inventis la vorton, kio ne signifas, ke ĝi havas malferman uzadon en Esperantujo. Se estas alia pli ĝusta korespondaĵo por tiu koncepto, mi plezure anstataŭigos aŭ helpu ke alia pli lerta teknike faru tiun anstataŭon. Finfine ne estos malfacile serĉi tiujn aperojn en Vikipedio. Ankaŭ ĝenerale en tiu artikolo povas esti aliaj neĝustaĵoj, ĉar mi ne estas fakulo, kaj mi klopodas nur plenigi la artikolon Viando kiu estas el la 1000 havendaj.--kani (diskuto) 18:49, 3 Mar. 2015 (UTC)
Ĝi korespondus al la konceptoj de en:Lineage (evolution)en:Lineage (genetic), sed mi jam ne kuraĝas doni tiun paŝon.--kani (diskuto) 19:09, 3 Mar. 2015 (UTC)
Al mi la vorto "stirpo" estas plene nekonata (krom la kelkaj aperoj en Vikipedio), kaj mi rekomendegus uzi iun alian, pli konatan/pli kompreneblan esprimon, ekz-e "deveno", "branĉo", "heredolinio". - Amike Moldur (diskuto) 18:59, 5 Mar. 2015 (UTC)
@Moldur: Ankaŭ mi ne konas la vorton "stirpo". Sed mi ĵus trovis ĝin en la "Neologisma glosaro" de Henri Vatré, sur la paĝo 48. Li difinas ĝin jene:
Citaĵo
 sinsekvo kaj komunumo de ĉiuj mortintaj kaj vivantaj anoj de unu familio 
Ĉar ne ĉiu havas la menciitan libron kaj la vorto ŝajnas al mi apenaŭ uzata, mi proponas, ke ni serĉu pli taŭgan esprimon. --Tlustulimu (diskuto) 19:22, 5 Mar. 2015 (UTC)