Diskuto:Homlupo (ludo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unue, ĉi tiu ludo tre ŝatas al mi, kaj mi ludas ĝin ofte! Laŭ mia opinio, pli bona titolo estus Lupfantomo (ludo). Lupfantomo estas la ĉefa monstro de la ludo. -- Yekrats 10:24, 31. Aŭg 2006 (UTC)

Nur Homlupo (ludo) sufiĉas. Sed mi ankaŭ konas la ludon, sub la nomo Loup-Garou. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 15:29, 22 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton Yekrats ! Pri la monstro, la vortoj "lupfantomo" kaj "homlupo" estas ambaŭ uzeblaj kaj uzataj (traserĉu la reton per guglo kaj vi konstatos). La unua estas pli klasika kaj malnova, do mi agnoskas ke ĝi eble pli taŭgas por nomi la monstron. Tamen, la ludo jam vaste populariĝis en la esperantista junularo sub la dua nomo. Tial mi opinias, ke oni ne ŝanĝu la nomon. Espereble, mi iam havos la plezuron kunludi kun vi en esperanto-renkontiĝo ! --Kristof 11:24, 31. Aŭg 2006 (UTC)

Jen dubinda paragrafo: "La Homlupa Ludo estas esperanto-traduko de la ludo "Les loups-garous de Thiercelieŭ", kreita en 2001 de Philippes des Pallières kaj Hervé Marly en Francio. Tiu ĉi estas unu el la multaj adaptaĵoj de Mafio, pli malnova ludo origine aperinta en sovetio en la jaroj 1930aj." Multaj versioj de la ludo autaŭdatigas la franca versio.

Laŭ ĉi tiu paĝo pri la historio de la ludo Mafio (nur angla) la moderna Mafioludo estis inventita de ruso Dimitry Davidoff. Mafioludo estis ludata ĉe Universitato Princeton en 1998, kaj multaj modernaj roloj estis inventita tiam. Ankaŭ, Andrew Plotkin asertis ke li inventis la lupfantoman temon por Mafioludo en 1997. Post la invento de la ludo, multaj komercaj versioj estis publikigita. (Mi pardonpetas ke ĉiuj de miaj ligiloj estas anglalingvaj! Se vi volas tradukon, bonvolu demandi al mi.) -- Yekrats 14:14, 8. Sep 2006 (UTC)