Diskuto:Homofonio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo nomiĝas "Homofonio", sed la vorto tute ne aperas en la teksto, kiu temas pri ĥora kantado. Ankaŭ neniu el la alilingvaj artikoloj alligitaj nomiĝas simile. PIV2 ne konas la vorton; "homofono" estas tute alia koncepto.

Ekzistas en alilingvaj vikipedioj la artikoloj en:Homophony kaj de:Homophonie. Artikolo "Kontrapunkto" simile klarigas pri homofonio. Sed ŝajne ĝi ne nepre signifas ĥorkantadon. Ĉu iu povas klarigi? Eble la artikolo nomiĝu tutsimple "Ĥoro"? – Umberto 23:13, 13. Aŭg 2005 (UTC)

"Homofonio" estas difinita komponmaniero (malo: "polifonio"), do la artikolo atendigas traktadon de kontrapunkta temo. Tamen en la artikolo nenie aperas la vorto "homofonio"; pli ĝuste mi legas pri la ensemblo nome "ĥoro". Se oni provas renomi la artikolon, aperas averto, ke jam ekzistas artikolo nome "ĥoro". Tial la teksto de ĉi tiu artikolo devas esti aŭ kunigata kun la alia priĥora artikolo aŭ forigata, por ke la titolo "homofonio" estas libera por ĉirilata artikolo.