Diskuto:Imperio de Libereco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto estis markita havi plurajn problemojn, pri vereco, fontoj, intervikiaj ligiloj, kaj menciindeco. Vere temas nur pri artikola ĝermo, sed la menciindeco nediskuteblas. Nur estas iu reflekso de vikipediistoj pensi ke se iu temo nur priskribiĝas en Esperanto, ne en la vikipedioj de la grandaj naciaj lingvoj, ĝi eble ne menciindas. Tiu temo tamen estas priskribata en aliaj vikipediaj lingvoj, multe pli amplekse, je vikidatuma kodo Q5374201, laŭ la nuna stato en la angla (teksto kreita en decembro 2009), araba, hispana kaj litova. Mi simple forprenas la apartan vikidatuman kodon de tiu ĉi antaŭe "orfa" teksto, aldonas ĝin al la kodo Q5374201, kaj per aliaj lingvoj eblas preni pliajn informojn, referencojn kaj aliajn literaturajn fontojn. Persone mi konvinkatas ke la esperantlingva verkinto libere tradukis el la angla teksto kaj konis ĝin, do estas domaĝo ke ne tuj la esperantlingva teksto ligiĝis al la alilingvaj. ThomasPusch (diskuto) 12:01, 3 feb. 2017 (UTC)[Respondi]