Diskuto:Indianio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Indianao)

Kial traduki "DST"? (angla: en:Daylight Saving Time) Ĝi estas la ago de ŝanĝado de horloĝo duonjare por uzi taglumon pli "bone". Indianao nune ne ŝanĝas la horloĝojn, sed komencos en 2006).

en Hu-Eo vortaro somera tempo, sed tio estas laŭvorta traduko kaj egalas al la germana

Indianio / mitologio[redakti fonton]

Pardonu, sed la artikolo multloke pikas miajn okulojn:

(1) Mi nenie vidas pravigon, kial oni ĉi tie ne uzas la PIV-an vorton "Indianio".

(2) Cetere en ĉi tiu artikolo aperas la folklora informo, ke indianianojn oni nomas "Hoosiers" kaj la "klarigo", ke Indianao signifas "lando de la indianoj"... Bele, sed en kiu lingvo? Eble indus en internacia enciklopedio, verkita en internacia lingvo, eviti tiajn skoriojn de nacia por-infana mitologio.

Bv ne rebati, ke se tio ne plaĉas, mi mem ĉion ŝanĝu. Mi ne havas tempon korekti ĉiujn erarojn en Vikipedio, sed mi ŝatas legi bone redaktitan artikolon -- kaj ili ne mankas. Prefere la redaktantoj uzu la kritikojn por plibonigi sian laboron :-)

Marc 15:21, 17 sep. 2005‎ (UTC) IP 82.120.238.83

Bonvolu ŝanĝi al Indianio; "Indianao" estas fuŝaĵo. Viglulino (diskuto) 00:55, 14 Jun. 2014 (UTC)
uf ✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 02:20, 14 Jun. 2014 (UTC)
Je 02:13, 27 aŭg. 2015‎ (UTC) Yekrats movis paĝon Indianio al Indianao anstataŭigante alidirektilon: Laŭ multaj fontoj (kaj realaj ŝtatanoj) la nomo estas "Indianao".
Nu, "fuŝaĵo" estas tre forta vorto. Fakte mi mem en pli ol 30 jaroj da aktivado esperantlingva multe pli ofte vidis kaj legis la formon Indianao, kiu evidente supozigas ke Indiana- estus vortradiko kiel Uson-, Kanad- aŭ Brazil-, en kiuj oni ankaŭ ne serĉus esperantlingvajn afiksojn -on-, -ad- aŭ -il-. Sed tamen Marc kaj "Viglulino" pravas ke laŭ la klasika PIV de 1970 ĉi tie klare temas pri "Indianio, unu el la ŝtatoj de Usono (Indianopolo, 86°10'W, 39°42N)" - ne troveblas ajna aludo pri iu alternativo Indiana-. Do, pene necesos ŝanĝi la kutimiĝintan lingvouzon! ThomasPusch (diskuto) 18:30, 14 feb. 2022 (UTC)[Respondi]