Diskuto:Indonezia lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu iu scias la nomon de la nederlanda lingvisto? --Chuck SMITH


Mi serĉis en la Reto informojn pri la historio de la Indonezia lingvo, sed nenie oni mencias iun nederlandan lingviston.

Mi proponas, ke ni traduku la artikolon en la Angla Vikipedio.

Bertilo WENNERGREN


Nu, mi trovis tiun informon ĉe http://rainbow.conlang.free.fr/English/Conlang/intro.html Eble mi skribu al tiu por vidi kie troviĝas tiu informo... --Chuck SMITH


Bone.

Mi tamen serĉis plu en la Reto, kaj fine mi trovis aron da interesaj paĝoj, kiuj rakontas iom pri la estiĝo de la Indonezia lingvo, kaj pri ĝia rilato al la Malaja lingvo. En neniu el tiuj paĝoj menciiĝas ia ajn Nederlanda lingvisto, kiu aperas nur en paĝoj pri Esperanto aŭ pri planlingvoj.

Anstataŭe mi trovis informojn, ke la Indonezia estas bazita pli precize sur la dialekto de la Malaja parolata en la regiono Riau en Indonezio.

Mi ankaŭ trovis, ke la precipa diferenco inter la Malaja kaj la Indonezia estas la influo de la Angla sur la Malaja, kaj la influo de la Nederlanda sur la Indonezia (kiel fontoj de fremdvortoj). Krome temas pri ortografiaj diferencoj.

Jen aro de retadresoj:

Sumsume mi nun ege ege dubas pri la ekzisto de tiu Nederlanda lingvisto, sed aliflanke mi ne havas malfacilaĵon imagi, ke li tamen ekzistis, kaj ke li faris ian normigan kaj ortografian projekton surbaze de la Riaŭa dialekto de la Malaja, kiu poste formis bazon de la Indonezia lingvo, sed ke oni nuntempe preferas prisilenti lin (eble ĉar la Indonezia estas simbolo de la memrego kaj libereco de Indonezio, iama Nederlanda kolonio).

Bertilo WENNERGREN