Diskuto:Inercio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inercio anstataŭ Inerto[redakti fonton]

Laŭ PIV inerto ne taŭgas pri fizikaj fenomenoj, estas nur inercio, eĉ laŭ Reta Vortaro kaj mia malnova Scienca kaj teknika vortaro (1956) eblas inerteco pri tiu senco (sed ne inerto). Oni devu ŝanĝi la titolon de tiu artikolo. -- DidCORN la 31-a de Julio 2013, 10:30 (UTC)

Saluton, DidCORN. Ankaŭ la trilingva fakvortaro "Esperanta terminaro de fiziko, esperanto-japana-angla", el 1992, nur mencias la vorton "inercio", nome sur la paĝo 88, kun la angla traduko inertia, kaj la japana kansei. La vorto "inerto" tute ne troveblas en la libro. --Tlustulimu (diskuto) 09:36, 31 Jul. 2013 (UTC)
✔ Farite Ĉar neniu proponis alian terminon ol inercio, mi ĵus alinomigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 09:18, 7 Aŭg. 2013 (UTC)