Diskuto:Infanaĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

KIa informo ĉi tiu artikolo aldonas al la artikolo infano? Ĝi temas pri la sama afero: Infanaĝo aŭ infaneco. Mi proponas krei ununuran artikolon pri la temo, ekzemple nomita InfanecoInfanaĝo. --Internaciulo 14:34, 4. Jul 2007 (UTC)

Tio estas konfuza. Ĉu Infanaĝo aŭ infaneco aŭ ĉu Infanaĝo aŭ infano. Neniu diras ion ajn. Kiu komencis la diskuton, malaperis antaŭ pli ol tri jaroj kaj ne aktivis tie dum la lastaj ok jaroj, do mi forigis la proponon kunfandi.--kani (diskuto) 19:57, 11 Jul. 2015 (UTC)
@Kani: Mi komprenas, ke la noto de 2007 proponis unuigi la tekstojn pri infano = homido aŭ ĝenerale ido, kaj infanaĝo = sociologia priskribo de la cirkonstancoj, en kiuj en homaj socioj kreskas homaj infanoj. En 2007 ankoraŭ ne ekzistis vikidatumoj, estis pli malfacile kompari diversajn lingvoversiojn, kaj tiam oni povus dubi ĉu kompare al la relative ampleksa artikolo "infano", aldona tre mallonga esperantlingva artikolo "infanaĝo" vere necesas. Sed intertempe ekzistas d:q276258, listoj de ĉiuj diverslingvaj vikipediaj artikoloj pri "infanaĝo", kaj d:q7569, samspeca listo de ĉiuj artikoloj pri "infano", kaj en komparo de tiuj du listoj oni facile vidas ke vere multaj vikipediaj branĉoj opinias la ekziston de du diversaj tekstoj nepraj, egale kion Internaciulo pensis en 2007 pri la tiamaj du tekstoj en Esperanto. Ne ĉiuj vikipediaj lingvobranĉoj penas havi du malsamajn tekstojn, ekzemple la angla simple alidirektas de infanaĝo/childhood al infano/child aŭ la germana kaj hispana simple alidirektas de infano/Kind/niño al infanaĝo/Kindheit/infancia, sed vere multaj insistas pri diferencoj inter itale "infanzia" kaj "bambino", ruse "Детство" kaj "Ребёнок", pole "dzieciństwo" kaj "dziecko", litove "vaikystė" kaj "vaikas", france "enfance" kaj "enfant" ktp ktp. Se la ideo de Internaciulo estis ke la esperantlingva teksto pri "infanaĝo" estas iom mallonga kaj ne vere konvinkas, mi povas kompreni lin (sed tiam la solvo ne nepre estas buĉi artikolon sed vastigi ĝin). Sed se lia ideo nur estis "se la angla aŭ germana ne havas du artikolojn, en Esperanto oni nepre ne bezonas du", tiam mi forte malkonsentas. Oni povas provi malfondi la vikidatuman eron d:q276258 pri "infanaĝo", konvinkante ĉiujn internacie ke vikidatuma ero d:q7569 "infano" plene sufiĉas. Sed mi garantias ke oni ne sukcesas konvinki ĉiujn ke tiel estus pli bone! ThomasPusch (diskuto) 22:29, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonu, kani, ke mi ĵus konscie alskribis vin, ĉar mi vidis vian noton de 2015 kaj reagis al ĝi. Ĵus mi vidis en via diskutpaĝo, ke ekzakte samtage komenciĝis diskuto en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj, kaj tie vi kaj VladimirPF jam argumentis tre simile kiel mi ĉi tie. Mi do simple aldonas mian opinion tie. 22:35, 20 okt. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto)
Tiukadre mi respondis en Kunigendaj artikoloj ke mi kontraŭas tiun kunigon. Certe infano estas unu afero kaj infanaĝo alia. Eblas ampleksigi la artikolon infanaĝo. Krom la teknika afero, ke ĝi ekzistas en multaj lingvoj. kani (diskuto) 22:38, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]