Diskuto:Inicado
Aldoni temonatentu la du malsamaj verboj
[redakti fonton]inici kaj iniciati
inic/i (tr) Enkonduki iun en scion pri ia afero pli-malpli sekreta (religio, sekto, scienco ktp): inici iun pri sekretaj ritoj; inici disĉiplon en la filozofion; la infanoj inicataj al la metia laboro. ☞ ensekretigi.
inicado. Ago de inicanto: la bapto estis la inicado al la sekto de Johano.
inicilo. Tio, kio servas por inici: matematika inicilo. ☞ gvidilo.
inicito. Persono inicita: la grandaj inicitoj.
kaj
iniciat/i (tr)
1 Kiel unua, proponi aŭ fari: iniciati traktadon, entreprenon, eksperimenton, novan politikon, kuracmetodon, instrumetodon. ☞ debuti, inaŭguri, instigi, komenci.
2 ⚥ Ekfunkciigi la sintezon de makromolekulo (proteino, nuklea acido ktp): iniciataj enzimoj estas necesaj al la iniciato de la sintezo de proteino.
iniciato. Ago iniciati: lia iniciato sukcesis; preni sur sin la iniciaton de la afero.
iniciatanto. ⚥ Iniciatanta molekulo: polimeriga iniciatanto; gena iniciatanto (promotoro).
iniciatemo. Kapablo de tiu, kiu emas iniciati: homo sen iniciatemo; iniciatema karaktero. Sj1mor (diskuto) 19:07, 2 okt. 2024 (UTC)