Diskuto:Internacia Monunua Fonduso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto "Internacia Mon-Fonduso" belas pro tio, ke ĝi havas la samajn komencajn literojn kiel "International Monetary Fund" kaj tial taŭgas por la anglalingva mallongigo IMF. Tamen la traduko estas nekorekta, ĉar la originalo en la naciaj lingvoj signifas "Internacia Valuta Fonduso". Kompromiso estus vortumo "Internacia Monunua Fonduso", kiu ankaŭ taŭgas por la angla mallongigo IMF, ĉar fakte "monunuo" estas sinonimo por "valuto". "Internacia Mon-Fonduso" en la angla simple estus "international money fund"... kaj tio ne egalas al la originala vortumo.

ThomasPusch 18:26, 20. Okt 2007 (UTC)

La angla vorto "monetary" povas signifi kaj "monunua" kaj "mona" (rigardu ĉe dictionary.com). Tamen la kutima germana traduko "Internationaler Währungsfond" ŝajnas indiki ke la intencita senco estas "monunua", do la de vi elektita titolo bonas. Marcos 09:42, 12 Jan. 2012 (UTC)
Mi preferas Internacia Mona Fonduso, kiu estas multe pli klara kaj simpla, eĉ se eble iomete malpli akurata. Fakte, ĝi estas la plej kutime uzata en la literatura, ekzemple en "Monde Diplo", do ne sencas elpensi alian nomon tie ĉi en Vikipedio. --Tonyo (diskuto) 21:04, 3 Jun. 2013 (UTC)