Diskuto:Internacia Olimpiado de Informadiko
Aldoni temonPripensindas ĉu sencus alinomigi la titolon Internacia Olimpiado de Informadiko Internacia Olimpiko de Informadiko, kontraste al pli-malpli ĉiuj alilingvaj titoloj. Avantaĝo estas ke la nomo olimpiado indikas kalendaran tempointervalon de ekzakze 4 jaroj, kaj ne rilatas al la analogio al la antikvaj kaj modernaj sportaj olimpikoj kiu celiĝas ĉi tie, sed malavantaĝo estus ke ĝuste pli-malpli ĉiuj alilingvaj titoloj ignoras tiun leksikan malekzaktecon kaj facilanime nomas la eventon "olimpiado" - tio cetere koncernas plurajn sciencajn konkursojn, ankaŭ pri matematiko, fiziko, biologio ktp. Mi tendence inklinas sekvi la alilandajn modelojn kaj ignori la malekzaktecon, do ne ŝanĝi ion en la titolo, sed mi ne havas fortan opinion kj volas ĉiukaze starigi la demandon. ThomasPusch (diskuto) 09:19, 3 aŭg. 2024 (UTC)