Saltu al enhavo

Diskuto:Inundoj en Hispanio en 2024

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

@Jon Gua: Mi ĵus legis la lastajn aldonojn al la teksto, sed tre miris pri iuj detaloj kaj tial ne reviziis la tuton.

□ Tio komenciĝas per via aliloka teksto Malvarma guto kiun vi citas ĉi tie. Eĉ se mi legas ke aliaj eŭropaj lingvoj transprenis la terminon (ekzemple en la germana singularo kaj pluralo "Tropfen" estas la sama vorto, do "Tropfen" povas esti 1 guto aŭ 10 000 000 gutoj, kaj ĉi tie certe ne temas pri 1 guto falanta), ĉiukaze en Esperanto ne-ĝenerale-konataj vortoj komprenatas tute laŭvorte, do unu malvarma guto estas ekzakte unu . Tial la tuta titolo en vikidatumoj "Malvarma guto de 2024 en Hispanio" kaj la titolo de la navigila kesto sube de la paĝo aspektas iom ridindaj en Esperanto. La fakta titolo "Inundoj en Hispanio en 2024" kompreneble estas tute bona, tie ĉiu ne-hispano tuj komprenas ke temas pri MULTA akvo, ne pri unu guto. Tial pli bonas ne inflacie uzi esperantan vorton "malvarma guto" kiam temas pri milionoj da gutoj, sed pli bone komencigi la alian artikolon per unua frazo «Izolita depresio ĉe altaj niveloj, tradukite el la hispana meteologia termino "depresión aislada en niveles altos", neformale en la hispanaj amaskomunikiloj ankaŭ nomata Gota fría (laŭvorta traduko "guto malvarma") ...», kun hispanlingva majuskla mallongigo DANA sed sen minuskla esperanta vorto "dana" = adjektivo de dano aŭ mallonge por dana lingvo

□ Plie estas iuj frazoj ŝajne aŭtomate tradukitaj el la hispana kaj poste ne bone tralegitaj, ekzemple pri stratoj "kiuj ankoraŭ estas ruinigitaj kaj ruinigitaj" - la ripeto de la vorto "ruinigitaj" estas tute sensenca. Mi certas ke en la hispana originalo estis du malsamaj vortoj, sed nun ne plu! Necesas ankoraŭfoje legi la aŭtomatan tradukon, ĉar aŭtomatismo ne rimarkas se ĝi kreas ripetojn.

□ Kaj pli min impresas iom strangaj la multaj referencoj el privataj notoj el sociaj retejoj, despli tiuj kiuj markiĝas en la referenca listo per bildetoj kiaj 😜💪🧤🇪🇸... Se oni metus kiel referencon skribitan frazon "mia esperantista amiko x hieraŭ diris al mi ....", tiam la esperantistoj nomus tion babilado, persona opinio kaj ne akceptus tion tiel dokumentan pruvon en referenca listo. Eble sufiĉas pli bone kaŝi la subjektivajn juĝojn (ekzemple elmeti el la referenca listo bildeton de ruĝa koro aŭ la cititaj 😜💪🧤🇪🇸, kiuj vere aspektas neserioze). Sed pli bonus vere kontroli kiuj asertoj kalkuleblas citebla fonto, el ĵurnalo, novaĵretejo, amaskomunikiloj ĝenerale, kaj kiuj kalkuleblas persona noto de iu ajn el instagram- aŭ tiktok-konversacio. Diskuteblas ĉu persona noto de centra gravulo en la krizo tamen escepte akcepteblas, per tio ni irus iom ekster la ĝisnunaj limoj de "fidindaj kaj naŭtralaj referencoj". Sed eĉ tiam: ĉu la personaj notoj el instagram- aŭ tiktok-konversacio vere ankoraŭ legeblos interrete post 6 aŭ 10 jaroj, kaj ĉu entute eblas arkivigi la noton por ke ĝi restu alirebla eĉ kiam la instagram-paĝo ŝanĝiĝas. Mi ne pensas ke eblas arkivigi: mi ĵus teste provis arkivigi la noton kun la kvar gajaj bildetoj 😜💪🧤🇪🇸 en la arkivejo archive.org kaj ne sukcesis. Salutas vin ThomasPusch (diskuto) 19:17, 17 nov. 2024 (UTC)Reply