Diskuto:Itinero memoriga pri Bertha Benz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bone, ke la originala nomo de la itinero, angla, uzas anglan gramatikon. En Esperanto ni prefere ne faru tion; male al la angla, substantivoj (ankaŭ propraj nomoj estas substantivoj) ne povas funkcii adjektive en Esperanto. Do eblas jenaj tradukoj de la nomo:

  • Memora itinero Bertha Benz
  • Itinero memoriga pri Bertha Benz
  • Bertha-Benz-Memor-Itinero (terure monstra vorto, kiun mi malrekomendas

Sed la nuna nomo "Bertha Benz Memora Itinero" laŭ sia gramatiko ne estas esperanta.

Umbert' 21:06, 7. Feb 2010 (UTC)