Diskuto:Johann Sebastian Bach

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la germana prononco de Johann estas "jóhan" aŭ "johán"? Mi kredas ke la dua, sed germanoj informu nin. Gunnar Gällmo 15:55, 22. Jul 2005 (UTC)

La artikolo delonge donis la respondon al Gunnar: la prononco estas [johan zebastjan baĥ], do "jóhan". La iom pli longa persona nomo "Johánnes" havas akcenton sur la dua silabo, sed la iom pli koncizaj "Jóhann", "Hánnes", "Jánnis" kaj "Jánis" sur la unua kaj la plej kurtaj "Ján" aŭ "Háns" kompreneble ne havas alternativon kie estu la akcento. Mi tamen origine ne volas respondi la supran demandon, sed simple esprimi mian kontenton kaj laŭdon pri la artikolo: ĝi vere plaĉas al mi kaj videblas, ke ne nur pleniĝis la teksto mem, sed multaj ligitaj artikoloj, do la temo traktiĝis pli profunde. Bona laboro. ThomasPusch (diskuto) 07:43, 18 Okt. 2012 (UTC)

La diro, ke Bach estis piana virtuozo ŝajnas neĝusta, ĉar li nur unufoje pianon ludis, dum vizito al la palaco de Frederiko la Granda. Pli bone estus, skribi ke li estis aŭ klavicena aŭ klavara virtuozo, ĉar lia klavicen-ludado ja estis fama, kaj li ankaŭ estis elstara ludanto de aliaj specoj de klavaro. Frenezulo (diskuto) 12:35, 27 Jul. 2014 (UTC)