Diskuto:Johano la 23-a

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi skribis: «Pion la 12-an rigardis liaj fideluloj kvazaŭ sanktulo» kaj ne «kvazaŭ sanktulon», ĉar «sanktulo» estas objekta predikativo (vd. la Plena Analiza Gramatiko). Kaj en la Plena Ilustrita Vortaro mi legas: «oni ne povas rigardi neekzistantaj tiujn faktojn». Se vi volas la akuzativon, skribu: «kvazaŭ kiel sanktulon».

(Tion skribis Keskastel.) Nu, la korekton al "sanktulon" faris mi, pro la vorto "kvazaŭ". Oni certe dirus, sen tiu vorto, "Pion … rigardis liaj fideluloj sanktulo", sen akuzativo; sed pro tiu "kvazaŭ" necesas akuzativo. Komparu la Plenan Analizan Gramatikon, § 175 pri "Nerekta predikativo", kiu diras:

"Tamen, ĉar kiel ne estas prepozicio, sed liganta vorto (analoga al ol), la nerekta objekta predikativo post ĝi staras ĉiam en akuzativo …"

Pli sube la sama paragrafo diras, ke la (lo) sama validas por kvazaŭ.
Tial mi proponas remeti la akuzativon. Sincere, Umberto 18:14, 12. Maj 2005 (UTC)

Mi verŝajne ne havas la saman eldonaĵon de PAG kiel vi kaj ne povis legi la aluditan frazon, sed estas fakto, ke en alia paragrafo oni trovas teorie egale bonaj: «oni rigardis lin kvazaŭ reĝon» kaj «oni rigardis lin kvazaŭ reĝo», kvankam laŭ la aŭtoroj la dua formo povas kelkfoje aspekti kiel dusenca. Laŭ mi, temas ĉi tie pri du malsamaj signifoj de la verbo rigardi, sed mi ne volas trudi mian propran impreson kaj konsentas, ke vi rajtas sribi «sanktulon», se vi opinias tiun formon pli klara. Sincere. Keskastel 23:25, 12. Maj 2005 (UTC)

Interesa artikolo - sed ĉu vikipedieca? Precipe la unua paragrafo ŝajnas al mi pli polemika ol objektiva. La polemiko eble estas ĝusta, el interne katolika perspektivo, sed Vikipedio ne estas katolika enciklopedio, kaj la diskuto esence ne tuŝas nin ne-katolikojn. Gunnar Gällmo 18:25, 13. Maj 2005 (UTC)

Ankaŭ mi ne estas katoliko, sed kiel historiisto mi tre interesiĝas pri la religiaj aferoj, sen kiuj oni ne povas kompreni la pasintecon de Alzaco. Same, mi povus diri, ke la kverelo inter Jezuitoj kaj Jansenistoj, kiu okazis en Francio dum la reĝadoj de Luizo la 13-a kaj Luizo la 14-a, ne koncernas la Protestanton, kia mi estas; ili estas tamen esenca parto de la franca historio. Keskastel 19:30, 13. Maj 2005 (UTC)

Mi ne volas diri ke ne estas interese legi tian polemikon, sed se mi ĝuste komprenis la politikon de Vikipedio, niaj artikoloj povas raporti pri polemiko sed ne mem polemiki; kaj ŝajnas al mi ke ĉi tiu artikolo iom falas ekster tiu kadro. Gunnar Gällmo 14:30, 14. Maj 2005 (UTC)

Mi jam diris, ke mi ne volas polemiki: laŭ mi vi ne komprenis mian intencon kaj malbone konas katolikismon (kiel Protestanto, iam volinte fariĝi pastoro, mi devis ĝin studi por kontraŭbatali). Sed, se vi opinias vin tiel klera, finu mem la artikolon. Mi ne volas perdi mian tempon preparante tekston bone skribitan, kiun aliulo balaos per mangesto. Keskastel 16:21, 16. Maj 2005 (UTC)