Diskuto:Julius Balbin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Julius Balbin naskiĝis en Krakovo, Pollando, laŭ Originala Literaturo en Esperanto (OLE) kaj ankaŭ laŭ la biografio de d-rino Dorota Chroscielewska en la libro "Damnejoj". La recenzo en Monato de Boris Kolker pri la laste aperinta libro de Balbin donas la samajn indikojn.—La komenton aldonis, sen subskribo, 84.75.49.182 (diskuto • kontribuoj)

Saluton. Ĉu en la supre menciitaj fontoj ankaŭ aperas informoj pri la naskiĝtago por esti certa, ke temas pri la sama homo? Kore --Tlustulimu 10:23, 16. Sep 2008 (UTC)

Zofia Banet Fornalowa pri Julius Balbin[redakti fonton]

En "Literatura Foiro", n-ro 228, aŭgusto 2007, aperis rememora artikolo pri Julius Balbin. Naskiĝis 1917 (monato, tago ne indikita) en Krakovo, mortis la 14an de julio 2006 en Marche-en-Famenne (Belgio).

Ni skribis al la oficejo pri civila stato en Rumelange/Esch kaj ili respondis ke Julius Balbin ne naskiĝis en ilia komunumo. Mi do ŝanĝos al Krakovo, Pollando.

Riŝo