Diskuto:Jyväskylä

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝanĝis la (proksimuman, esperantan) prononcindikon al juvaskula. Tio estas nepre pli bona proksimigo al esperantaj sonoj ol jiveskile, kiun iuj favoras kaj kiu similas la transskribon eble taŭgan por tiuj literoj el certaj ĝermanaj lingvoj. La finnaj sonoj "äöy" estas la antaŭaj respondaĵoj de "aou", kaj klare parencaj al tiuj. La esperantaj sonoj "aou" ne estas identaj al la finnaj, kvankam la finnalingvaj esperantistoj ĝenerale perceptas la aferon tiel: al esperanto mankas la opozicioj antaŭa-malantaŭa (kiel en la finnaj "ä-o ö-o y-u"), kaj tial la norma esperanta "a" estas pli antaŭa ol la ekstreme malantaŭa finna "a", kaj tiel tute taŭga surogata sono ankaŭ por la finna "ä". Same pri "o" por "ö" kaj "u" por "y". Ekz., esperanteca, prononco de löyly kiel (ne-finneca) loŭlu, estas pli taŭga kaj pli facile komprenebla al finno ol lejli. – Mi ankaŭ ŝanĝis la IFA-prononcindikon metante tien la normalan "v" antataŭ la esotera "ʋ". – --Surfo 15:29, 14. Nov 2006 (UTC)