Diskuto:Kadrigo (sociaj sciencoj)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atentu ke en la angla, kiu havas multajn plursignifajn vortojn, ankaŭ la vorto framing estas plursignifa. Ekzemple la filmtitolo Who Framed Roger Rabbit aludas al alia, slanga signifo, kaj kiel Kadrigo estas klarigata en tiu-ĉi artikolo, la antaŭa filmtitola traduko "Kiu kadrigis Roĝeron la Kuniklon" estas misa. Pli ĝustus la traduko "trompis", eĉ se tio ne plu enhavas la ideon trompe malvastigi la liberan spacon, kvazaŭ peli viktimon en mallarĝigatan "kadron", ekzemple persekuti lin en senelirejan straton. Kompreneble la angla havas la rajton doni tute diversajn signifojn, sciencajn kaj slangajn, al ununura vorto, sed Esperanto, kiu laŭdezire estu laŭeble senambigua, ne havu. Tiel ne necesas laŭvorte esperantigi ĉiun esprimon de nacia lingvo - ankaŭ aliaj naciaj lingvoj ne perforte kreas tradukajn idiotismojn de la trompa senco de la slanga vorto framing, kiu nepre enhavu vorton "kadro" (=angle "frame"). Sume, "Kiu trompis Roĝeron la Kuniklon" estas pli bona traduko, kaj simile la slanga signifo de framing ankaŭ tradukiĝu en aliaj kontekstoj.

La nuna artikola titolo "Kadrigo (sociaj sciencoj)" indikas ke estus tute aliaj signifoj de la esperanta vorto "kadrigo". Pri tio mi dubas! Se iu asertus tion, necesus citi bonajn referencojn el la esperanta literaturo. Ne ĉiu slanga vortludo de iu ajn lingvo nepre tradukiĝu en ĉiujn aliajn lingvojn - kaj klaras ke Esperanto ne estas la angla.

ThomasPusch (diskuto) 11:32, 23 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara Thomas, Interesus min kiel vi tradukus la verbigon de Framing en la germana (Framing (Sozialwissenschaften) Alifono (diskuto) 10:32, 13 feb. 2022 (UTC)[Respondi]