Diskuto:Kaltenborn (Eifel)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne komprenas kial ĉi tie estas indiko ke "koordinatoj mankas". En la koncerna vikidatuma loko ili ŝajne estas samkiel en apudaj komunumoj, ties tekstoj ne havas indikon ke "koordinatoj mankus". Kio misas? ThomasPusch (diskuto) 14:09, 20 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. La mesaĝo "koordinatoj mankas" ja klare esprimas, kio malĝustas. La parametrojn latitudo kaj longitudo mi ĵus aldonis al la artikolo, laŭ la rilata germana artikolo. Nun la mapo aperis kaj la mesaĝo malaperis. La ŝablono {{Informkesto germania komunumo}} ankoraŭ ne subtenas la Vikidatuman eron por koordinatoj, nome geografiaj koordinatoj (P625). Ĉu mi eble aldonu ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 10:26, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Jes, tio utilus. Pro tiaj okazoj ja ekzistas kaj utilas vikidatumoj (kaj oni iam tiom alkutimiĝas al la informfonto ke oni aŭtomate kalkulas je utiligo de tiu informfonto - ekzemple post intensa uzo de "informkesto urbo")... Dankon!! ThomasPusch (diskuto) 17:15, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]