Diskuto:Kantono Travis
Aldoni temonŜajnas al mi ke distrikto estas pli taŭga vorto ol konteo por la usona angla "county". Kion pensas aliaj? Goulo 09:27, 13. Jul 2006 (UTC)
- Mi plene konsentas; kia lingvo iĝos Esperanto se ni enkondukos por ĉiu lando de la mondo specifajn nociojn, kvankam temas pri esence la sama afero? Montanesko 14:50, 13. Jul 2006 (UTC)ang
- Krome mi oponas la transprenon de ĉapitro pri la "rasa konsisto". Eble por (parto de la) usonanoj ĝi ŝajnas grava. Inter esperantistoj kiuj ĝenerale pledas kontraŭ disdivido de homoj laŭ artefaritaj kriterioj tio impresas tre strange. Jam en diskuto pri alia usona distrikto oni kritikis tion. Mi emas instigi pripensi ke neniu devigas vin traduki sklave. Ne ĉiu vorto skribita angle estas sanktaĵo. Amike Montanesko 15:02, 13. Jul 2006 (UTC)
- Intertempe la esperanta vikipedio forte disvolviĝis, kaj tute ne atentante tiun ĉi flankan diskutpaĝon, en multaj partoj de la ŝtato, precipe ĉe la orienta (ekz. Novjorkio, Norda/Suda Karolino, duono de Florido) kaj okcidenta marbordoj (el Vaŝingtonio, 39, kaj Kalifornio, 58, estas ĉiuj, en Oregono nur kelkaj), sed ankaŭ en la vastaj areoj inter ili (ekzemple estas ĉiuj 99 de Iovao, 130 el 159 en Georgio, jam 49 el 88 de Ohio, do duono, kaj nun ankaŭ ĉiuj 254 kantonoj de Teksaso kovriĝas per esperantaj tekstoj) ekestis je la nomo "kantono". Probable pro tio ke distrikto = district tamen povas kompreniĝi kiel io alia (ĉefe urbodistrikto), sed kantono ne mistradukeblas kaj estas PIV-a vorto, kio la fantazia vorto "konteo" ne estas. Klare ke neniu volas "specifajn nociojn por ĉiu lando de la mondo", tial la entuziasmo por la vorto "konteo" uzita en la unuaj tekstoj de 2004-2006 estis malgranda, sed intertempe vere la konkuron venkis la vorto kantono: laŭ la stato de hodiaŭ estas, se mi ĝuste adiciis, 1742 tekstoj pri usonaj kantonoj, plus 49 apartigiloj pri kantonaj nomoj kiuj uziĝas plurfoje. La censa buroo indikas ke sume estas 3142 usonaj kantonoj, do ankoraŭ mankas ekzakte 1400, sed jam estas pli ol duono kaj la esperanta nomo "kantono" ĉiukaze fiksiĝis. ThomasPusch (diskuto) 23:35, 28 feb. 2025 (UTC)
- PS: pri la rasa statistiko... Motivo por tiu statistiko ne nepre estas diskriminacii. Povas tutbone esti ke la motivo estas videbligi "Vidu, neniel ĉiuj civitanoj estas blankhaŭtaj infanidoj de anglaj pilgrimanoj. Tiun ĉi kantonon vivtenas infanoj de indiĝenoj, idoj de araboj, ĉinoj, baratanoj kaj aliaj azianoj, afrikanoj, karibianoj kaj latinamerikanoj, krome idoj de ĉiuj plej diversaj landoj de Eŭropo, de Portugalio ĝis Finnlando, Rusio kaj Armenio, kaj krome multaj miksitaj familioj. Se kompreni la motivon tiel, la listoj ne gustas je sudafrika apartismo de la 1950-aj jaroj, sed je "ni estas bunta miksaĵo kaj fieras pri tio", kaj tiam la motivo estas tute esperantisma.
- Iom malgajiga en tiu ĉi teksto ankoraŭ estas la frazoj "Kantono Travis estas monteta regiono, apartigita de la Rivero Colorado kun kelkaj artefaritaj lagoj. La nordoksidenta parto de la kantono estas en la Teksasa Monteta Regiono dum la sudorienta parto estas en la Nigra-grunda Regiono." Aparte de la tajperaro "nordoksidenta", estas pene elserĉi kaj diveni kio povus esti la ruĝaj ligiloj. Pri la rivero estas ankoraŭ facile, tio estas kodo d:Q847785 en Vikidatumoj, sed kio estas la ruĝaj ligiloj 2 kaj 3??? ThomasPusch (diskuto) 00:08, 1 mar. 2025 (UTC)
Alia demando:
[redakti fonton]Kiom sencaj estas amasaj ruĝaj ligiloj pri malcentraj loĝlokoj de la kantono?
Pri Aŭstino jam estas interna ligilo en la informkesto kaj komence de la teksto, kaj pri la en neniu kazo estas artikolo, kvankam ĉi tie estis amasaj ruĝaj ligiloj ekde la verkado de la teksto en junio 2004. Tio estis antaŭ 21 (!) jaroj: ŝajnas ke ruĝaj ligiloj, aparte se amase disĵetitaj, ne kreas eĉ unu tekston. Prefere estus krei kategorion "kantono Travis", kien irus ĉiuj tekstoj pri la kantono, sed se ĉiukaze nur estas unu teksto "Aŭstino", eĉ tiu kategorio ankoraŭ ne havas sencon. Mi pensas ke iom pli da realismo bonus, aŭ oni devus ne nur krei ruĝajn ligilojn, sed same multajn tekstojn kiom oni kreis ruĝajn ligilojn. Sed tio ĉiukaze ne okazas, almenaŭ dum la lastaj tri jardekoj en kiuj jam estas la esperanta vikipedio. Mi pli ĝojus se ĉi tie estus pli aktualaj nombroj ol tiuj de 2000 (antaŭ kvaronjarcento), kiuj klare malkaŝas ke neniu flegis la paĝon post kiam ĝi kreiĝis antaŭ 21 jaroj. Pli modernaj paĝoj pri kantonoj kiel ekzemple Kantono Zapata uzas Vikidatumojn kaj pro tio havas aktualajn nombrojn pri loĝantaro kaj loĝdenso, pri najbaraj kantonoj kaj ekstera ligilo, kiuj ne antikviĝos sed restos aktualaj. Tion instali ankaŭ en la malnovaj tekstoj de 2004 pri teksasaj kantonoj estus pli sence ol atendi pliajn 20 jarojn ke ne venas esperantaj tekstoj pri malcentraj loĝlokoj de la kantono... ThomasPusch (diskuto) 00:34, 1 mar. 2025 (UTC)