Diskuto:Kantono Travis (Teksaso)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝajnas al mi ke distrikto estas pli taŭga vorto ol konteo por la usona angla "county". Kion pensas aliaj? Goulo 09:27, 13. Jul 2006 (UTC)

Mi plene konsentas; kia lingvo iĝos Esperanto se ni enkondukos por ĉiu lando de la mondo specifajn nociojn, kvankam temas pri esence la sama afero? Montanesko 14:50, 13. Jul 2006 (UTC)ang

Krome mi oponas la transprenon de ĉapitro pri la "rasa konsisto". Eble por (parto de la) usonanoj ĝi ŝajnas grava. Inter esperantistoj kiuj ĝenerale pledas kontraŭ disdivido de homoj laŭ artefaritaj kriterioj tio impresas tre strange. Jam en diskuto pri alia usona distrikto oni kritikis tion. Mi emas instigi pripensi ke neniu devigas vin traduki sklave. Ne ĉiu vorto skribita angle estas sanktaĵo. Amike Montanesko 15:02, 13. Jul 2006 (UTC)