Diskuto:Kantonoj de Usono
Aldoni temonAspekto
Latest comment: antaŭ 11 monatoj by ThomasPusch in topic Konteo
Konteo
[redakti fonton]Ĉu valoras krei alidirektilojn Konteo por ĉiuj kantonoj? @ThomasPusch Sj1mor (diskuto) 06:26, 4 nov. 2025 (UTC)
- PIV daŭre ne konas la nomon "konteo", Reta Vortaro same ne, mi en miaj bretaraj vortaroj nun tute ne trovis iun ajn vortaron kiu konfirmus ekziston de tiu vortumo, kaj laŭ mi ne saĝas per Vikipedio kuraĝigi je uzado de tiu dubinde slanga kaj tute nereferencita elpensaĵo. Mi mem en miaj unuaj tagoj en Vikipedio pripensis kaj tentiĝis ekuzi ĝin, nur por ĉiuj kantonoj kiuj troviĝas en anglalingvaj landoj, ĉar ĝi tiom bele sonas simile al la angla vorto "country", sed poste mi komprenis ke estus lukso kaj tre dubinda slango tiel misuzi vikipedion por enkonduko de tiel neoficiala vortumo, kiun eĉ la esperanta teksto angle titolata county (Q28575) ne uzas, eĉ ne en la plej unua, malneta versio de majo 2006. Iam poste usona vikipediano provis malcerte atentigi pri tia ebla esperantlingva alternativo, notante ke li «mencias malvaste konatan vorton "konteo"», sed tuj en la sama tago alia vikipediano forigis la mencion, sendube pro similaj konsideroj kiujn mi ankoraŭ nun havas. Sume mia opinio estas - ne. Ne valoras kaj estus malĝusta signalo. ThomasPusch (diskuto) 07:21, 4 nov. 2025 (UTC)